Ĉi tio estas la tuta teksto en Esperanta Finnlando 
numero 4/1967. La teksto estas laŭeble senŝanĝa, eĉ 
evidentaj presaj aŭ lingvaj eraroj ne estas korektitaj. 
Dum la pretigo de ĉi tiu dosiero povis enŝoviĝi novaj 
eraroj.

ESPERANTA FINNLANDO 1967 N:o 4


Helsinki, kongresurbo -69?

En sia kunsido komence de julio la estraro de Esperanto-Asocio de Finnlando decidis inviti Universalan Kongreson de Esperanto al Helsinki en 1969. Tuj poste oni sendis oficialajn invitdokumentojn al Universala Esperanto-Asocio; inter la dokumentoj troviĝis ankaŭ invito de la ĉefurbestro Lauri Aho. Eventualaj kongresejoj estas jam provizore rezervitaj kaj aranĝoj estas faritaj por por la »garantia kapitalo», postulata de la Kongresa Regularo (v. Jarlibro de UEA, 1961 dua parto). Oni ankaŭ jam konsideris multajn proponitojn taŭgajn kiel membrojn de bezonota loka kongresa komitato. Ĉio ĉi estas kompreneblenur embria projektado; al ĝi mankas tiu firma alceleco, kiun povas doni nur definitiva aprobo de UEA. Kiam ĉi tio estas skribata, ni havas nenian scion pri la sorto de nia invito.

Ĉi tiu decido de EAF – notu bone ke ĝi estis unuanima – signis la finon de multjara diskutado kaj disputado, kiu karakterizis preskaŭ ĉiujn pli grandajn kunvenojn de esperantistoj en nia lando. La graveco de la invitdecido estas nerefutebla, sendepende de la decido, aprobo aŭ malaprobo, fare de UEA. Ĉiama manko de decidpovo, ĉiama prokrastado »por pliaj studoj» pruvas pri manko de energio – same ĉe individuo kiel ĉe socio aŭ societo. Energio estas la necesa elirpunkto de ĉia sukcesa agado. Energio kaj kapabloj kune determinas la sukceson.

Kio do kaŭzis, ke la decido estis jesa? Ĉefe tio, ke oni komprenis la multflankan utilon, kiun sukcesa internacia grandrenkontiĝo donas al la movado en Finnlando. Ĉi tio povas ŝajni tre »egoisma» motivo, sed ĝi estas la sole ebla kriterio, sur kiu la landa asocio povas bazi sian decidon –oni pezu la utilojn kaj la malutilojn. Ne povas temi pri ia »komplezo» ekz. al UEA aŭ al la tre abstrakta »tutmonda esperanto-movado».

Feliĉe tamen, ke la »utileca» kaj la »bonfara» kriterioj neniel nuligas unu la alian. Oni devas forte akcenti la utilon de sukcesa kongreso, kaj la sukceso ja inkluzivas ĉies kontentecon pri la rezultoj. La asocio do bazis sian decidon sur detalaj studoj pri la ebleco efektivigi sukcesan Universalan Kongreson en nia ĉefurbo; el la studoj rezultis jesa respondo.

Vendu nian lingvon

Iam ŝajnas, ke ni esperantistoj timas vidigi nian ekziston; oni multe skribis pri nia introvertiteco. Ni preferas sidi en sekuraj klubetoj bone ŝirmitaj kontraŭ ĉiaj deeksteraj kaj aleksteraj influoj. Eĉ ĉi tiel faras nur la plej aktivaj – la aliaj sidas hejme.

Unu ekzemplo pri ĉi tia idearo estas nia Esperanta Finnlando: estas multe pli komforte eldoni ĝin en esperanto ol en la finna aŭ dulingve, ĉar nun neniu malverda pagano povas konstati ĝian malaltan nivelon. Ni mem kompreneble rigardas la gazeton tra korformaj verdaj okulvitroj.

Tamen, se ni celas ion alian ol kontentecon pri la nuna situacio (kontenta oni ja povas esti ankaŭ pri malbona situacio), ni devas nin direkti eksteren. La solaj vere signifaj aferoj koncerne esperanton ĉi-jare en Finnlando estis ĝuste okulfrapaj. Ni memoru nur la tri turismajn prospektojn, la televidan intervjuon de mag. Setälä kaj la glueblajn turistinformilojn distribuitajn en Turku. – Ni amas esperanton, eble eĉ tro pasia; ni lernu vendproponi nian amatinon.

– hl


L. VESAMAA

ĈU NI KLOPODU KONVINKI LA AŬTORITATULOJN

Ofte ni ĝemadas inter ni: »Se nur la stultaj instruaŭtoritatuloj komprenus, kiel praktika solvo estus esperanto kiel unua kaj ĉefa fremda lingvo en la lernejoj de la tuta mondo! Nun oni klopodas instrui al la geknaboj la maloportunan anglan lingvon en du-tri jaroj kun mizera rezulto.

Ĉu estas tiom stultaj nur la aŭtoritatuloj? Ne. Ni ja bone scias, ke same stulta estas la plejparto de la homoj ĝenerale. Tial ni pensas: »Se nur la lernantoj jaron post jaro lernus la internacian lingvon, ili ekvidus ĝian praktikan valoron kaj la ĝenerala opinio ŝanĝiĝus favore al esperanto.»

Se ni pritraktas la situacion en la internacia komerco, ni povas konstati, ke la praktikaj negocistoj ne akceptas vaste la lingvon, ĉar ĝi ne estas sufiĉe en uzo. La sama sinteno, en ankoraŭ multe pli forta grado, estas natura je instruaŭtoritatuloj. Ili absolute ne prenas sur si riskon agi kontraŭ publika opinio, kiu ja ankaŭ determinas la vidpunkton de iliaj superuloj, la registaranoj. Ni memoru, ke la leĝdonado ne estas krea aktiveco, sed kutime nur konfirmas kaj regulas la jam okazintan evoluon, ofte eĉ bremsas ĝin iamaniere. Tial ni ne imagu, ke ni povus solvi la problemon per magia konverto de la aŭtoritatuloj. Tio estas iluzio. Unue, ekzakte same kiel je internacia komerco, la lingvo devas esti multe pli disvastiĝinta, ĝuste en praktika, videbla kaj aŭdebla uzo. Kaj tion povas efektivigi nur la esperantistoj mem.

Rezulto: ĉiu formo de uzo de la lingvo estas nia certe trafa, forta armilo. Skribe aŭ parole, ĉiam, kiam ekzistas okazo kontakti kun malsamlandanoj. Per sufiĉa legado kaj skribado daŭre plibonigi sian konon de lingvo povas ĉiu el ni (escepte, nature, de kelkaj majstroj), kaj okazoj al parola kontakto daŭre iĝas pli kaj pli eblaj jaron post jaro nuntempe. Ĉikune ni povas, saĝe kaj sen altrudado, prilabori la mensojn de privatuloj, inter ili ankaŭ de la aŭtoritatuloj; ni ne ataku ilin oficiale, alia ili tuj kirasiĝas. Sed, antaŭ ĉio, ni ĉiam donu klarbildajn ekzemplojn pri la uzo de nia superpraktika lingvo.

»Pli valoras la praktiko ol centhora prediko.»


Gorkij krjakis (krjako – gorĝa interjekcio, simila al anasa krio, abrupte prononcata de homo por esprimi diversajn emociojn, ordinare senpaciencon, kontenton, plezuron, aprobon), denove movis ŝultron. La frunton krucis reto da sulkoj.

»Internacia Ĵurnalisto», apr-jun67


KIOM KOSTAS HOMA VIDKAPABLO

»Kiam D-ro Sampimon laboris ĉe la gento Masaj’a, la rektaj kostoj de unu katarakta operacio estis malpli ol dek steloj...» Ĉi tio estas citaĵo el cirkulero de sro J. Tuinder, kiu faras interesan proponon pri »Agado E-3». Tiu agado, iniciatita pere de IKUE, celas helpi blindulojn en Afriko, kie katarakto kaj aliaj okulmalsanoj tute nenecese nur pro manko de konvena kuracado, blindigas milionojn da homoj. Sro Tuinder demandas: »Ĉu ne estus eble, ke ĉiu esperantisto, kiu havas du vidantajn okulojn, pagus almenaŭ unu operacion?» Li plue atentigas, ke tia donaco samtempe honorus doktoron Zamenhof, la unuan okulkuraciston-esperantiston.

Sro Tuinder daŭrigas, ke ankaŭ vi povas helpi la okulmalsanulojn de Afriko, ekzemple per internaciaj respondkuponoj, per uzitaj poŝtmarkoj, per malnovaj okulvitroj kaj komprenble per malavara mondonaco. La tuta mondonaco de la esperantistaro estos transdonata al nederlanda institucio je la nomo de prof. dro H. J. M. Weve; ĝi agas ĝuste por okulista helpo de afrikanoj. Pri tia helpo skribis sro J. Nyerere, prezidento de Tanzanio: »La bezono pri okulspecialistoj estas kaj granda kaj urĝa, kaj estus tre bonvena servo, se oni sendus tiajn al ni.»

Ne forgesu la sumon komence menciitan: per dek steloj (proks. 2,50 mk) dro Sampimon, prezidanto de la menciita instituto, kapablis doni vidpovon al blindulo. Per tia sumo vi povas aĉeti unu skatolon da cigaredoj, eble iom pli, sed kiel kontribuaĵo al »E-3» ĝi eble lumigos la mondon al iu.

Memore de Zamenhof, la donacoj de esperantistoj estos donataj al la institucio la 15-an de decembro ĉi-jara. La adreso de sro Jacques Tuinder estas: Van Hulststraat 1, TER APEL (GR), Nederlando. Lia ĝirokonto: 10 20 100.


ENVIU, TURKUANOJ

»Estigu pli bonajn prospektojn, se vi kapablas», skribis SR en nro 2 de nia gazeto. Li direktis tiun defion al esperantistoj ekster Turku, pri kiu tiam aperis prospekto en nia lingvo. Kian reagon la defio estigis! Paliĝu, turkuanoj, forskrapu iom da historia patino de sur viaj okuloj, kaj rigardu: la nuna ĉefurbo montras al vi, kiel allogi turistojn.

Komence de julio pretiĝis la esperanta eldono de la broŝuro »Helsinki, filino de Balta maro», kiu faldite mezuriĝas je 10×21 cm kaj malfaldate 12-obliĝas. Sur unu flanko vere radiaj kolorfotoj pri la urbo, kaj nelonga rakonto; sur la alia praktika detala urbomapo plus kartoj montrantaj rilatojn al la ĉirkaŭaĵo kaj al aliaj landoj.

Recenzante ĉi tiajn prospektojn oni plej ofte parolas pri sensignifaĵoj. Ĉar la gravaj ecoj de la broŝuro ŝajnas nur bonaj, ankaŭ mi volas miksi ĉi tie iom da bagatelo: La teksto havas tri preserarojn kaj krome la tradukisto nomis la rondetojn de la mapo »kvadratoj». Plue, kompare al la finna eldono, li ŝajnas esti aldoninta tute nenecesan komplikan rimarkigon pri la incendio en Turku (!), kaj eĉ misinformas pri situo de la teknika altlernejo. Eble li ankaŭ havas ian ö-fobion, ĉar li skribas Tölö anstataŭ Töölö; mi kredas, ke ambaŭ formoj estas egale malesperigaj al anoj de tia lingvo, kiu ne konas ö-ojn.

La prospekto estas havebla de la urba turisma oficejo: Kaupungin matkailutoimisto, Pohj. Esplanaadik. 17, Helsinki. Jen inda prezentilo al viaj eksterlandaj konatoj. – hl


OKAZIS EN HELSINGØR

La internaciajn esperantokursojn 23–30 julio en Helsingør, Danlando, partoprenis ĉirkaŭ 60 personoj el 10 landoj. Ĉeestis ankaŭ ok finnoj: kvin turkuanoj, du el Helsinki kaj unu el Tapiola. La alilandaj kursanoj venis el Danlando, Norvegujo, Islando, Svedujo, Nederlando, Aŭstrio, Germanujo, Anglujo kaj Svislando.

Oni aranĝis tri diversnivelajn kursojn: elementan, konversacian kaj perfektigan – ĉiujn kursojn utiligis ankaŭ finnoj. Posttagmeze ni ekskursis al diversaj vidindaĵoj, interalie al tri kasteloj kaj al Hälsingborg por viziti tieajn samideanojn. Tiel nia ebleco paroli nur Esperanton kaj konatiĝi kun alilandanoj estis grandiozaj – eĉ finnoj, ankaŭ ni komencantoj, kuraĝiĝis fine serĉi konversaciajn rondojn internaciajn. – R. S.

Noto. Sinjoro L. Friis aranĝos kursojn ankaŭ aŭtune. Ili okazos 15–21 oktobro en la altlernejo Junaj Hejmoj ĉe Århus. Prospekto havebla.


MIRU, SOLVU, RIDU

Por niaj matematikemaj legantoj, jen eta problemo. Se vi sukcesas ĝin solvi, sendu priskribon pri via trovo ankaŭ al la redakcio. Inter la solvintoj ni lotumos unu ekzempleron de la harstariga krimromano »Trifoje akurata je la dekdua horo...» Viajn solvojn sendu al Esperanta Finnlando, Lokero 18122, Helsinki 18; ili devas alveni antaŭ la fino de oktobro 1967. Jen la problemo:

La sekvantaj kvar matematikaj esprimoj havas unu kuriozan econ. Kiu ĝi estas?

Por fari la aferon pli klara, ni aldonu, ke ekzemple ĉi tiuj tri esprimoj ne havas la saman econ:

Solvi ĉi tiun problemeton ne postulas tre altan matematikan talenton.


NI LEGIS

»Mi petas ĉu vi konus publikigi tiu ĉi anoncon: Muzik-/hor/-estro petas esperantistojn pri helpo rilate ebligon de sia valorigo. Mil Hauf Praha Vosmikovych 22 Ĉeĥoslovakujo. Kore dankas Vin kun sincerajn salutojn Hauf.»

(Letero al la redakcio de EF)

Laŭ la hispana esperantogazeto »Boletín» la adreso de Turun kaupungin matkailutoimisto estas: Turku Linnankatu 8. Puh. 15538.

Boletín, jul-aŭg67

El nia propra sperto ni profunde komprenas, ke Esperanto povas havi vivforton kaj vastajn perspektivojn nur kiam oni traktas ĝin laŭ la instruo de nia granda gvidanto Prezidanto Maŭ.

»El Popola Ĉinio", maj67


KORESPONDI DEZIRAS

Sinjoro Szijártó Árpád, Dimitrov utca 68, KAPOSVÁR, Hungario. Li estas pensiulo, eksprofesoro ĉe agrokultura altlernejo.

Sinjoro Stanislaw Szkop, Skrytka poczt. 221, JELENIA GORA 1, Pollando. Li estas 28-jara, interesiĝas pri jogo, religioscio, psikologio kaj kolektas bildkartojn kaj revuojn esperantajn.



Laca redaktoro sidas ĉe sia tablo kaj sen entuziasmo rigardetas amason de paperoj, »kontribuaĵoj» al ia gazeto. Li jam legis foliojn da pompaj poemoj de komencantaj esperantistoj, nelegeble multobligitajn sciigojn pri kunvenoj de diversaj grupaĉoj, korespondpetojn kies sendintoj interesiĝas pri ĉio ekde filozofio ĝis malfilozofio kaj krome kolektas papiliojn kaj poŝtkartojn kaj forgesas sciigi sian adreson. Troviĝas ankaŭ skribaĵoj ŝajne sendifektaj, sed preskaŭ ĉiam ankaŭ senvirtaj; plejofte ĝuste ili fine konsistigas la gazeton.

Sed la redaktoro ankoraŭ havas ereton da energio, ne sufiĉe por mem ion surpaperigi, sed li plulegas. Post kelkaj momentoj li jam tute maldormas, baldaŭ entuziasmiĝas: Jen teksto kun profesia kvalito – lingve, stile, enhave; teksto de sentema observanto, teksto simpla, klara kaj humura. Kial mi ne trovis ĝin pli frue.

La redaktoro iras al siaj tajpilo, kun la intenco verki indan prezenton pri la ĵus legita artikolo kaj pri ĝia aŭtoro. Anstataŭe, li skribas pri siaj propraj sentoj, sed ĉu tio gravas? Eminentuloj ne bezonas prezenton. Ĝuu mem la sekvantan rakonton pri nia eminenta esperantisto, ĝin verkis la fama poetino Marjorie Boulton. – hl

Fajrujoj de Esperanto

poetino
marjorie
boulton
rakontas
pri sia vizito
al esperantotie 4

Unue mi konfesu, ke mi ne konas bone tiun altan, vivoplenan erudiciulon, kaj ke fakte mi trovas lin iom timiga. La vizaĝo aspektas iomete kvazaŭ iu estus ĝin skulptinta el roko; la multflanka scio iom superŝutas min; nur la tenereco de lia rigardo al bela, blankhara sinjorino Setälä memorigas min, ke tiu klerulo estas ne monumento en la universitato, sed simpatia vivanta persono.

Lia hejmo estas iom eksterordinara homujo. Unue, ĝi estas kaŝita inter arboj. Se oni ricevas inviton al tiu domo, oni unue vojaĝas preter la eksterurbo de Helsinki per aŭtobuso, poste devas iom esplori la kamparon. Tamen, la kampara vojo, sur kiu troviĝas la bela, bruna lignadomo, portas la nomon »Esperantotie».

Ligna domo; flagstango; arboj kaj arbustoj kaj rava verda trankvileco. Oni atendus la alvenon de iu flutludanta paŝtisto aŭ eble de la kapropieda dio mem. Pajno, reganto de arbaroj kaj vekanto de panikoj. Sed arbaran dion oni ne trovus, kaj certe panikoj maloftege perturbas tiun hejmon. Ke ĝi estas tiel brile pura, ke la bakaĵoj tiel bone gustas. Ke ĉio estas tiel ordigita kaj neta, estas kredeble atingoj de tiu arĝentkrona belulino Mildvizaĝa; sed la scienca aspekto de la mastrumado estas afero de la edzo. Lampetoj sur malgranda tabulo avertas pri io, kio eventuale ne estas en ordo en alia ĉambro. Speciala levtabulo faciligas la translokigajn taskojn de la hejmo. Multaj etaj elpensaĵoj, kelkfoje iomete sciencfikciecaj, igas la hejmon pli komforta.

Sed estas tute logike, tute konsekvence, ke Vilho Setälä tiel aplikis sian intelekton al mastrumaj problemoj. Kiam intelektuloj sentas sin superaj al la ĉiutaga vivo, kaj vivas en malordo, ili ne helpas sin mem: sistemo kaj lerteco pri malgravaj aferoj liberigas nin por pli gravaj aferoj.

La menso gravas, en tiu ligna domo. La studĉambro de Setälä estas preskaŭ esperanta biblioteko en si mem: jen libroj de la planko ĝis la plafono, kaj en perfekte sistema ordo. Subite la dommastro prenas iun libron kaj ekparolas pri ĝi: en la rokeca vizaĝo, la okuloj subite brilas kiel gemoj. Strange; la erudicio de Setälä estas iom timiga, sed estas li, kiu kapablis revojaĝi al la menso de infano aŭ komencanto, kaj verki la ĉarman lernolibron, Privilegia Vojo, kun la simpatiaj gekokoj kaj porko: Keko, Riko, Konjo kaj dika Poĉjo, kun la multaj memorigaj ripetadoj kaj kun bonaj klarigoj pri tiuj aferoj de elementa matematiko, kiuj ŝajnas tiel malfacilaj en dua lingvo. Nu, al mi ili estas malfacilaj eĉ en la gepatra lingvo; sed Vilho Setälä sentas sin ĉehejme inter ciferoj, same kiel li sciencigas sian hejmon.

Kelkaj fotaĵoj ornamas la hejmon. Fotaĵoj ornamas multajn hejmojn; ofte ili estas malfortaj dudimensiaj imagoj pri nia pasinteco aŭ nia amo; ili jam per ĉeestado atestas pri la malĉeestado; sed en la hejmo de Setälä la fotaĵoj estas malpli personaj – aŭ ĉu eble pli personaj? Ĉar ili estas artverkoj. Setälä estas eminenta ankaŭ kiel fotografo, kaj eĉ pioniris fotografion en Finnlando. Li kontribuis fakajn vortojn pri tiu grava artoscienco aŭ sciencarto ne nur al Esperanto, sed ankaŭ al la finna lingvo mem al kiu tiuj vortoj venis iom malfrue.

Li ankaŭ multe laboris pri esperanta leksikologio rilate al la bezonoj de finnoj, kaj tradukis diversajn finnajn verkojn. Kaj li ne kaŝis sin inter la arboj: li multe laboris inter la finnaj esperantistoj kaj en UEA.

Ĉar Vilho Setälä aspektas iom severa kaj estas tiel impona intelektulo, mi permesos al mi rakonti historieton, kiu eble plihomecigos lin al la leganto: mian historion pri la forkurantaj geŝtrumpoj. Iam, en Frostavallen, kie mi studis dum Sveda Somera Semajno, mi lavis paron de ŝtrumpoj kaj lasis ilin sur balkoneto, por ke ili sekiĝu. Poste, mi ne retrovis ilin. Sed, dum mi ĉirkaŭrigardis kaj demandis al mi, kapogratante, kia nekonata leĝo de fiziko ebligas al materiaj objektoj tute malaperi, alvenis alta, severaspekta akademiano Setälä; kaj ni du ekkonversaciis, jen kiel profunde:

»Ĉu vi vidis miajn ŝtrumpojn?»

»Cu vi vidis miajn ŝtrumpojn?»

Sed la pli sciencema Setälä pli ol mi fidis al leĝobeado en la kosmo, kaj konkludis ke la objektoj devas esti ie en la ĉirkaŭaĵo. Ni malsupreniris al la herbaro kaj arbetoj. Post promeneto, dum kiu mi pro respekto al la klerulo subpremis mian inklinon fajfe voki la mankantajn ŝtrumpojn kiel hundojn, ni sammomente ekvidis niajn geŝtrumpojn, kiuj idilie kuŝis sub arbusto. Ni kulpigis la someran venteton; sed mi silente demandis al mi, ĉu eble mi vidis novan biologian fenomenon: ĉu tiuj objektoj amikiĝis kaj decidis forkuri duope al lando, kie ne okazas prelegoj...

Sed kiel ajn aktivas la ŝtrumpoj ribelante kiam li ne superrigardas ilin, pli aktivas ja la piedoj de Vilho Setälä, la manoj kaj precipe la cerbo. Tiu kvieta, bela, pinodora dometo, kiun li jam testamentis al la finna Esperanto-Movado, estas centro de serioza, celema kaj sukcesa intelekta laboro. Kaj privilegia estis la vojo, kiu kondukis min tien.


pasaĝerejo de Boeing-747

Aeroplanoj plirapidiĝas, sed oni aranĝas ĉiam pli efikajn tempopasigilojn por la vojaĝantoj. Nia foto montras modelon de la supersona jetego Boeing-747 planata en Usono. Aĉetontoj de la aeroplano povas elekti ĝin kun unu el diversaj distraj sistemoj, ekzemple projekciilo por vastekranaj filmoj, plus stereofonia sonreprodukto.


ĈU PAROLI FRANGLE?

(Daŭrigo de nro 3, p. 22)

Estas ja ankaŭ eksteraj cirkonstancoj, kiuj protektas esp-on. La ĉefaj portantoj de la usona lingvo, nome la politikistoj, fikomercistoj kaj militistoj ne tre aktivas en esp-io: ne estas sufiĉe da gajnota mono kaj la karieristoj ĉe ni ne tro bone prosperas. Tial ni en tiu afero restas ankoraŭ iom da tempo en imuniteco.

Fremdaj konceptoj: Ni vidis pasintfoje, ke la franca estas tre mankhava por esprimi fremdajn konceptojn ,kaj tie lasas sin superŝuti per anglaĵoj aŭ fabrikas vortojn el la greka. Sed ĉu vi konscias – kvankam tio estas evidenta – ke komence esp-o devis esprimi nur fremdajn konceptojn, tial ke ĝi ne havis proprajn! Temas kompreneble ĉefe pri abstraktaĵoj. Kiel ĝi faris? Parte ĝi pruntis ilin (hipokriti; animo; mensogo) aŭ adaptis ilin (sopiro kun la senco de G. Sehnsucht, sed tre rapide ĝi formis vortojn el la propra fundamenta materialo por esprimi ĉiujn kaj ĉies konceptojn (malzorgema, senpripenso, nekomprenemo, scivolemulo, singardemo, k.t.p....) kaj tiu fonto estas neelĉerpebla (neelĉerpebleco, jen ankoraŭ unu). Kaj ĉu ĝuste la ĉefa kvalito de internacia lingvo ne estas, ke ĝi kapablu traduki fremdajn konceptojn?

La teĥnika lingvo: Ekzistas ja sufiĉe da elementoj por formi grandan nombron da teĥnike necesaj vortoj. Sed estas evidente, ke se esp-on oni aktive uzus en ĉiuj branĉoj de la teĥniko, oni bezonus amason da novaj radikoj, se nur por eviti tro longajn kunmetaĵojn. Sed eĉ en tio ne kuŝas danĝero, ĉar nepre kaj aŭtomate tiuj novaj gastoj sin vestus en esp-a modo: fremdulojn oni ĉe ni ne toleras (1).

Kion diri resume pri tiu paralelo inter la franca kaj esp-o antaŭ la usonlingva premo? Jen eble la ĉefa diferenco: la riĉeco de la franca estas statika, ĝi estas tiu de la mezepokaj nobeldomoj: belaj, buntaj, malkomfortaj kaj neadapteblaj al la moderna vivo. Male la riĉeco de esp-o estas dinamika, eble ne tiel nuancita en la detaloj de la vortaro, sed senfine nuancebla en la vortuzo. Ĝia riĉeco estas biologia, ĝi estas la svarmo de vivplena ĝangalo. Krome, kio iĝas tiu subtileca kaj subtiloza franca lingvo kiam uzata de nefrancoj? La franca lingvo kiel internacia? Ĉu vi jam legis komercleterojn »france» skribitajn de nefranco? Se vi peze digestas, legu kelkajn, tio helpos vin, ĉar tio skuas la intestojn. Sed konfesu tamen, inter ni, ke tia lingvoputrado ne okazus, se o ni uzus sennaciecan lingvon neŭtralan kaj lasus la anglan al la Angloj kaj la francan al la Francoj!

Fine oni tamen devas rimarkigi, ke la uzo de internacia neŭtrala lingvo kontraŭ la usonlingva invado povas efiki nur, se tiu lingvo estas esp-o. Unue ĉar ĝi estas la sola internacia lingvo efektive parolata, kaj tial regas kiel viva lingvo kaj ne kiel lingvista teoriumaĵo, due ĉar per sia libera vortfarado ĝi povas libere krei la novajn konceptojn, kiujn ĝi bezonas.

Inverse la God-lingvo, fuŝdialekto romanida kolektas ĉiujn mankojn de la romanidaj lingvoj tamen malhavante iliajn kvalitojn (gramatika precizeco). Oni nur legu la cirkulerojn, kiujn la God-anoj redaktas »france» (!) laŭvorte tradukitajn el sia lingvo, mem tradukita el la usona, por konstati, ke tiu lingvo ne nur ne estas ŝirmilo kontraŭ la frangla, sed male prezentas ĝian plej evoluintan formon. Oni eĉ povas supozi, ke la usonaj komercistoj iomete subtenas ĝin nur pro la fakto, ke ili tiel ne plu traduku al aliaj lingvoj. Kaj ĉar la sciencistoj, kiuj legas la fakajn revuojn, kiuj ĝin resume uzas, scias legi angle, ĝi ĉiel estas absolute senutila.

Ĉu konkludi dirante, ke certe la ĝeneraligo de esp-o en la internaciaj interŝanĝoj estus la plej efika rimedo por kontraŭstari la franglan kaj aliajn kripligojn kaŭzitajn de la angla. Tio estas banala kaj ni de longe scias tion. Sed tamen ni devos ĝin ripeti ĝis oni ĝin komprenos.

Lagrange

(1)Tiun lingvan »ŝovinismon» la esp-istoj kompreneble ŝuldas al la REGULECO de sia lingvo. Oni neniam sufiĉe emfazos la cementadforton naskitan de tiu reguleco. Lingvo estas des pli rezistema al fremdaj elementoj ju pli regula ĝi estas. La franca ortografio estas malregula: la franca lingvo akceptas iun ajn fremdan ortografion. Sed france la vortakcento estas regula: kiam oni depruntas vorton la popola lingvo ĝin akcentas france.

En Esp-o ĉio estas regula: neniu fremdulo povas eniri en siaj vestoj. Sekve oni ankaŭ vidas la absurdecon de la postvenintaj planlingvoj, kiuj unu post la alia klopodis por detrui tiun regulecon.

– Ĉi tiu artikolo aperinta en »SAT-amikaro» interese priskribas la rilatojn inter la lingvoj franca, angla kaj esperanta, sed ĝi certe prilumas ankaŭ okazaĵojn en aliaj lingvoj. – God-lingvo = Interlingua. (Noto de la red.)


SE ATISTO KAJ ITISTINO GEEDZIĜUS

Haupenthal-raporto pri sekso kaj esperantismo

La ĝenerala avangardismo de la popoleto Zamenhofa estas ja konata. Eble ĝi nenie montriĝas pli okulfrapa kaj praktika ol sur la plej intima kampo de la homa aktiveco: la edzeco. Tion jam frue konstatis Schwartz en sia fama sentenco, ke Esperanto ofte estas bona edzperanto.

Maliculoj eble nomus tion verda incesto, esoterismo aŭ plistriktiĝo de la familia rondo, dum la normala samideano (pro Dio, kiu el ni normalas?) ĝoje konstatas, ke tio estas plia pruvo por la taŭgeco de nia kara lingvo. Kaj la verda gazetaro ĉefartikole eltrombonas la mondskuan informon, ke kreiĝis nova paro, kies geiĝon kaŭzis Esperanto.

Nu, ni estu sobraj kaj rigardu la faktojn, kiel ili prezentiĝas nudaj. (Nur la f..aktojn, mi ripetas.) Mankas al ni statistika materialo pri la ĝisnunaj interesperantistaj nuptoj. La tabeloj en la Enciklopedio estas tro eksmodaj. Multaj el la tiamaj verdaj edziĝoj estis tro haste faritaj sub impreso de la Ido-krizo. Tiam oni kredis, ke Ido venkos, kaj oni volis savi Esperanton farante el ĝi heredan lingvon. Hodiaŭ la plimulto de la edziĝoj okazas jam nur pro simpla idokrizo.

Ni supozu, ĉar tio estas aktuale aktuala, ke volas eterne ligiĝi atisto kaj itistino. Ĉu ne jam severa edziĝa obstaklo? Sed, ĉar ni vivas en epoko de praktikata ekumenismo, ni supozu, ke nia paro tamen feliĉiĝos. Kaj la infanoj? Se ili ne fariĝos participaj hibridoj, restas nur la espero, ke kun la patrina lakto ili ankaŭ ensuĉos la patrina lingvon. Sed ve, se la patro devus suĉigi.

La rasaj baroj ŝajne vere ne ekzistas, tiel ke laste povis okazi, ke eĉ dungito de la CO de UEA (Universala Edzperanto-Asocio) forlasis sian postenon por elmigri Japanujon, kiel entute estas konstateble, ke nuntempe furoras ia japana febro. Mi ne scias, sed eble ĝin kaŭzis »Kvin virinoj de amoro». Sed, indignos la prudulo, tio tamen estas jam emba-rasa baro.

Plia avantaĝo de niaj internaciaj familioj estas, ke la infanojn, breditajn por la verda merkato, oni povas rekte uzi por nia propaganda laboro. Kaj ĉe ĉiuj UK ili estas metataj en apartajn kongresetojn, kie ili fervore kantas sian himneton. Kaj poste la fieraj gepatroj interŝanĝas kaj sagace raportas siajn prilingvajn spertojn, asertante, ke jam en la vindoj la blekuletoj konstatas kaj konvinkiĝas pri la nesuperebla facileco de nia lingvo.

El ĉio tio ĉi oni povus konkludi, ke nenio estas pli harmonia ol tiaj edzecoj. Kaj tamen. Malpli solene ol la nuptoj fariĝas la divorcoj kaj silentaj disiĝoj. Tiam eĉ ne estas konsolo, se la edzino kokras kun alia samideano. Sed paroli pri tio kaj pri la internaciaj adultoj, kongresedzinismo, libere amo (oni scias, ke Esperanto estas »libera» lingvo), estas jam tro for de nia temo.

Cetere, ŝajnas, ke ĝis nun nia sola moralkodekso kaj gvidlibro por internaciaj geedzoj estas la Libro de Amo. Dank’ al ĝi mi lastatempe vidis konvertiĝi multajn el miaj amikoj, antaŭe skeptikaj pri Esperanto. Ni zorgu, ke tiu libro neniam estu tradukita en la naciajn lingvojn.

Reinhard Haupenthal
(Mallongigita el »Germana Esperanto-Revuo»)


Ĉu vere?

Ĉiaspecaj aferoj okazas dum unu sola somero! Se esperantisto volas pasigi sian someron, la tutan someron, en samideana rondo, li tion bone povas fari, ĉar ekzistas kursoj, kongresoj, konferencoj, kiujn oni pova viziti.

En Finnlando okazis vere granda esperantista aranĝo en 1922, kiam la universala kongreso estis ĉi tie. Estis vere bonege organizita kongreso, kiu okazis en speciale favoraj cirkonstancoj. Ĝi estis la absolute unua internacia kongreso en Finnlando. Tial la ĝenerala publiko sintenis kontraŭ ĝi scivoleme, kun pozitiva intereso. Neniam pli frue Finnlando gastigis tian aron da fremduloj. Estis propagande tre valore, ke ĝuste esperantistoj tion faris, efektivigis tian manifestacion de interhoma kompreno. Tiatempe la politika situacio en Eŭropo estis malpli streĉa ol nuntempe. Ne ekzistis »blokoj» aŭ »feraj kurtenoj», Finnlando estis juna ŝtato, apenaŭ kvarjara, tamen nekonata, ekzotika. La prezoj en Finnlando estis vere malaltaj. La nombro de kongresanoj estis relative malgranda.

Kaj nun? Finnlando estas sendube la plej multekosta lando en Eŭropo. Ĉiusomere ekzemple Helsinki gastigas plurajn dekojn da internaciaj kongresoj. La Universalaj Kongresoj de UEA fariĝas ampleksaj; oni devas kalkuli, ke la nombro de kongresanoj estas kelkaj miloj. Kiam oni organizas kongreson por kelkaj miloj, oni devas utiligi kelkajn centojn da oficistoj. Ĉu vere ni havas la bezonatajn rimedojn? La demando estas interesa, kaj mi vere volus aŭdi kompetentan opinion pri ĝi. Ĉu ni havas la bezonatan rezervan kapitalon, la oficistojn, la gvidantojn, ĉion? Ĉu ni havas? Ĉu vere?

Arvikolo


Lanĉo de raketo

Ordinaraj nuboj neniam situas pli ol 15 kilometrojn super la tero. Ekzistas tamen stranga grupo de nuboj (”lumaj noktonuboj”), kies alteco estas inter 75 kaj 90 km. Ili probable konsistas el meteoraj korpuskloj kaj glacio. – Britoj studas superan atmosferon el raketa bazo sur Hebridaj insuloj. La fajrspuron strekis raketo portanta sondilon, kiu mezuros temperaturon kaj akvoenhavon de la noktaj nuboj.


SKRIBU AL NI

Sinjoro Karl Bosenius, Teichstr. 6, DDR–1613 WILDAU, Germanio. Sesdekjara oficisto kun multaj interesoj. Volas korespondi kun mondpaculoj.

Sinjoro Fridrich Zöld, ul. Výstavby 1, KOŜICE, Ĉeĥoslovakio. 30-jara teknikisto emas korespondi pri amuzaj kaj artaj valoroj kaj interŝanĝi interalie bierbotelajn etiketojn.

Maria Wronska, ul. Rydla 7/21, KRAKÓW, Pollando. Mezaĝa virino. (Kia lakonulino! Noto de la red.)


Kion diras la fama klarvidantino AINO KASSINEN pri esperanto? Legu pri tio en EF nro 5.


AŬTUNAJ FERIAJ KURSOJ

15.–21. de okt. en Århus, Danlando, invitas vin veni por ĉeesti. Belega altlernejo en interesa loko. Prospekton sendas senpage al vi

L. Friis
Ingemannsvej 9
Åbyhøj, Danlando


ESPERANTA FINNLANDO

Adreso: Lokero 18122, Helsinki 18. Aperas 9-foje jare. Abonprezoj: enlanda 5 mk, eksterlanda 6 mk (16 rpk). Abonu prefere per la poŝta ĝirokonto 6915. – Eldonas Fondumo Esperanto.

Ĉefredaktoro: Vilho Setälä. Redaktoroj: Harri Laine, Kirsti Marttinen, R. J. Milton.

Ĉies kontribuaĵoj estas bonvenaj.


Kokemäki 1967 – Satakunnan Maakunta Oy