ESPERANTA FINNLANDO 1967 N:o 8-9


Vintra arbaro

PROSPERON AL VI EN LA NOVA JARO


PRIVATAJ PENSOJ

AMARA KOKTELO ESPERANTA

Ni ekkaptis la tempon! La lasta numero de Esperanta Finnlando ne prokrastiĝis al la sekvanta jaro. La redakcio tostas al la presejo kaj – tute kaŝe – ankaŭ al si mem.

La unua celo de la gazeto en ĉi tiu jaro estis atingi regulan aperadon: kvin numeroj printempe kaj kvar en la aŭtuno. Tiu plano fiaskis: La unua numero povis aperi nur fine de februaro. Poste komenciĝis trisemajna striko en la presejoj kaj ĝin kompreneble sekvis ega amasiĝo de preslaboroj. Numero 2 povis aperi nur en majo kaj numero 5, la lasta »printempa», fine de septembro. Pri ĉio ĉi tamen neniel respondecas la presejo, kiu ne povus esti aginta pli rapide. Mi esprimas koran dankon al Satakunnan Maakunta Oy kaj precipe al la presejestro sro Eino Kilkku, kiu rapide kaj kompetente plenumigis la tipografiajn laborojn por nia gazeto. Sro Kilkku estas ankaŭ sperta esperantisto.

Tamen, nun estas decembro kaj jam aperas la lasta numero, ekzistas do almenaŭ bazo por regula aperado. Ĉi tio donas al la redakcio pli da libereco – kaj ankaŭ devo – konsideri la du aliajn faktorojn de sukceso aŭ malsukceso, nome enhavon kaj eksteran aspekton.

Gazeton oni povas redakti laŭ du principoj: laŭ la deziroj de la legantoj aŭ laŭ tiuj de la redakcio. Tio ŝajnas simpla, sed malsimpla ĝi estas, ĉar, kiel ajn iu gazeto estas redaktata, la fina rezulto ĉiam estas gazeto, kiun ĝiaj legantoj ŝatas – la aliaj ne plu ĝin abonas. Sinjoro Darwin verŝajne parolus pri natura selekto, mi emas nomi la fenomenon regulada cirkvito kun negativa retrokuplo.

Esperantistoj ofte plendas pri la »nekomprenemo», kiun montras nacilingvaj ĵurnaloj, kiam oni proponas al ili priesperantajn artikolojn. Ĉi tio montras bazan miskomprenon pri la taskoj de ĵurnalisto, kies devo ne estas »kompreni» diversajn ismojn, sed trovi interesan legaĵon por la publiko. Neniu respektinda gazeto, ĉu politika ĉu ne, havas ion principan kontraŭ esperanto. La esperantistoj kulpigu sin mem, se ili ne kapablas proponi taŭgajn tekstojn, aŭ se ili per sia propra konduto kolerigis iun unuopan redaktoron.

Bazan miskomprenon montras ankaŭ tiuj esperantistoj, kiuj male volas silentigi gazetojn pri iu afero. Ekzemple la Komitato de UEA decidis ĉijare en Rotterdam rekomendi al ĉiuj esperanto-periodaĵoj, ke ili ne plu skribu pri la problemo de niaj pasivaj participoj. Jen novaĵo! La Komitato faru pli da same interesaj rekomendoj, sed prefere ne same kompromitajn.

Tiu sama Komitato akceptis ankaŭ unuaniman kondamnon kontraŭ »Heroldo de Esperanto» pro aperigo de iuj »misprezentoj» kaj, same unuanime, rekomendis al la Akademio solvi kiel eble plej baldaŭ la demandon ata/ita. Imagu la ridegon, se la parlamento de Finnlando per rezolucioj kondamnus opoziciajn gazetojn »pro misprezentoj» aŭ rekomendus al Akademia Lingvoinstituto kiel eble plej baldaŭ solvi la demandon äs/es.

Sinceran ĝojon al nia redakcio kaŭzis la leteroj kiujn prof. Ivo Lapenna, la prezidanto de UEA, ĉi-aŭtune sendis al sinjorino Irja Klemola, la prezidanto de EAF. Pri la unuaj ni nur onidirojn aŭdis, temis pri furiozo pro mia artikolo »Helsinki, kongresurbo-69» en EF 4/67 – ĉi tiun leteron poste sekvis pardonpeto. Nun ĉi tiu erudiciulo ree legis nian malgravan gazeton kaj ĉifoje li sendis kopion de sia letero ankaŭ al la ĉefredaktoro. Kia honoro! Estimata sinjoro profesoro doktoro Lapenna, la paĝoj de Esperanta Finnlando ĉiam estas je dispono de la subpremitoj. Vian leteron vi trovos presita en ĉi tiu gazeto. Bonvolu estonte verŝi vian galon rekte sur la redakcion, eksteruloj ne respondecas pri niaj kulpoj. Ĉiam, kiam bolas viaj hormonoj, sentu plenan liberecon skribi al ni. Ni kune priploru la kruelan mondon – tio trankviligas.

Persone mi esperas, ke EF neniam plu publikigos ion ajn pri la participoj. La afero mem ne estas ridinda, temas ja pri esperanto, sed bagatela ĝi estas kaj ridindaj estas la batalantoj ambaŭflanke. Plenkreskuloj spekulacias per la nomo de mortinta geniulo, insultas unu aliajn kaj – notu bone – pretendas, ke ili uzas sciencajn metodojn. Tiu brilaj dialektikuloj, elokventaj oratoroj, hipokritaj dogmistoj celantaj nur sian propran gloron! Tiuj grandaj buboj mense algluiĝis al la stadio de komencantoj, kiuj ja ĉiam volas plibonigi esperanton. Ambaŭ flankoj klare diras, ke la alia uzas eraran esperanton, sed kial ili ne agas konforme al tio? Al lingvaj eraroj oni kutimas maksimume rideti; ĝentila homo eĉ tion faras kaŝe.

Esperanta Finnlando tro multe dediĉas spacon al priesperantaj kaj priesperantistaj temoj; mankas nur tio, ke ni presigu la tekston per verda inko. Nu, en tio la gazeto ne multe diferencas de la publikaĵoj de aliaj strangaj sektoj, kiuj eble nur preferus iun alian koloron. Sed esperanto estas neniom helpata de tio, ke esperantistoj verkas ardajn artikolojn por aliaj esperantistoj. Faktoj sufiĉas, simplaj novaĵoj. Aŭ ĉu vi forlasus esperanton, se ni ne ĉiun sciigon komencus ekzemple per »Esperanto penetras ĉiam pli kaj pli oficialajn instancojn en la mondo...»?

Kun profunda bedaŭro mi konstatis, ke la esperantistoj emas verki nur pri la movado kaj la lingvo. Tio estas domaĝo jam tiam, ke ĝi efikas por konservado de la tradicie malvasta lingvoscio: esperantisto estas homo, kiu scipovas flue paroli en esperanto pri esperanto. – Se tiu tradicio ne estas rompebla per originalaj kontribuaĵoj, ni ekuzu tradukojn.

DANKO AL AMIKOJ

Mi jam ne povas eĉ diveni, kion pensas leganto atinginta ĉi tiujn liniojn en mia teksta koktelo. Bonvolu reagordi vin, priagrabligu vian pozicion, malstreĉiĝu. Mi intencas prezenti dankojn de la redakcio al tiuj personoj, kiuj diversmaniere helpis nian gazeton dum la jaro.

Ni nepre volas kore danki sinjorojn Raumavirta kaj Vesamaa pro iliaj valoraj kontribuaĵojn, same ankaŭ la misterulon Arvikolo. Dankojn ankaŭ al sinjoroj Jokinen, Stranden kaj Vilkki kaj kompreneble al niaj multaj hungaraj amikoj, kies kunlaborado montras rezultojn ankaŭ en ĉi tiu numero.

Tre grava estis tiu helpo, kiun donis diversaj informoj ricevitaj dum personaj interparoloj aŭ per la poŝto. Dankojn al ĉiuj!

Plej bonan kristnaskon kaj prosperan novan jaron.

Harri Laine


NI GRATULAS

La 19-a de decembro estas la naskiĝtago de instruisto Hannes Koivu. Ĉi-jare li fariĝas 85-jara. Dum sia longega esperantista agado li gvidis multajn kursojn jam en Viipuri kaj poste en Helsinki. Li okupis gravajn poziciojn en nia organizaĵoj.

Rektorino Irja Klemola, prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando atingos la aĝon de 70 jaroj en la 13-a de januaro 1968.


DANKESPRIMO

Mi kore dankas la finnan esperantistaron pro la kondolenco esprimita al mi okaze de la morto de mia edzo Emil Stenholm.

Kaino Stenholm


PRESERAROJ

En EF nro 1/67, paĝo 7, maldekstra kolono, interŝanĝu la 8an kaj 11an liniojn de la dua alineo kaj poste anstataŭigu la 11an per: »kaj nur kiam lia famo kiel pentristo».

En EF 2/67, p. 14, mald., linio 14, legu »vere» anst. »certe»; p. 15, mald. linio 13 de malsupre, legu »lokaj dialektoj» anstataŭ »lokaj».

En EF 3/67, p. 19 mald., inter linioj 16 kaj 17 de malsupre aldonu: »edzo denove maltrankviladis, li volis sup-»

En EF 6/67 la malsupra linio maldekstre apartenas al la dekstra kolono, tuj sub la rubriketo »La aspektoj». Sama kolono, linio 5 de sube, legu 1946 anst. 1964.


Karlo ploretas, ĉar li devas iri al dentisto por forigo de dento. Lia frato Adolfo konsolas:

– Unu dento ja signifas nenion. Hieraŭ vespere mi vidis avinon forpreni ĉiujn siajn dentojn, kaj ŝi tute ne ploris.


OLIGARKIO KAJ NETOLEREMO

LIBERAJ RIMARKOJ DE OBSERVANTO

Dum la lasta Universala Kongreso, la Komitato de UEA rekomendis al la Akademio solvi kiel eble »plej baldaŭ» la demandon ata/ita kaj al la Esperanta gazetaro ĉesigi tiuteman diskuton, sed fakte la tieldirita »rekomendo» estas neakceptebla premo. Oni rajtas demandi ĉu tio estas demokratia kaj realisma sinteno?

Efektive, en kiu demokratia kulturŝtato oni mutigas la gazetaron, pretekste ke la parlamento decidos pri iu afero? Male, tiam necesas lumigi ĉiuj flankojn de la demando, lasi al ĉiu la eblon libere esprimi sian opinion. Tio estas tiom pli necesa en Esperantujo, ke diference de la parlamento, la Akademio ne estas elektita de la lingvouzantoj, sed formas ian oligarkion kiu funkcias sekrete, dum en parlamentoj la debatoj estas publikaj.

Aliflanke la realismo ne permesas forgesi, ke kelkajn monatojn antaŭe en la Akademio ne troviĝis duono + 1 el la rajtigitaj membroj por voĉdoni jese al itisma rezolucio. Ĉu ĉiuj komitatanoj estis informitaj pri tio? Kredeble ne, ĉar ili ja postulis voĉdonon, dum vane ĝi jam okazis. Sed eble oni kalkulas profiti el la forpaso de kelkaj oldaj membroj kaj sekvaj orientitaj novelektoj?...

Certe akademianoj povas erari, pri tio ni aŭskultu akademianon mem: D-ro Albault, skribante pri afero de sia sekcio, konkludis: »Zamenhof pravis, la Akademio ne!» (Franca Esperantisto No 247). G. Waringhien siaflanke vipetis akademianojn, kiuj perdiĝis en la aspektisma (itisma) regularo (Lingvo kaj Vivo p. 273). Mi nur citas la fakton, substrekitan de G. Waringhien, ke troviĝas akademianoj, kiuj ne bone komprenas pri kio temas! Mi mem ne kuraĝus esti tiel severa, sed devas allasi, ke akademianoj estas ofte multokupataj (aŭ multokupitaj, laŭ via plaĉo) homoj, al kiu mankas la necesa tempo por ĝisfunde esplori demandon. Insisti estus kruele.

Mi mem estas senpartia observanto, kiu celas nur objektivecon. Persone mi havas grandan respekton por la verkado de G. Waringhien, al kiu mi ŝuldas delikatajn ĝuojn beletrajn, sed mi estas certa, ke li mem ne akceptus admiron blindan. En la riĉenhava esearo »Lingvo kaj Vivo» mi plukas jenan belan floron el lia ĝardeno: »...la elekto inter ata kaj ita dependas de la intenco prezenti la agon aŭ en sia daŭra malvolviĝo aŭ en sia plena finiteco». Ĉu vi legis sufiĉe atente? Ĉu dirite, ke la elekto dependas de la perfekteco aŭ neperfekteco de la ago? ne! ĉu de ties pli-malpli longa daŭro? same ne! ĉu de la aspekto de la verbradiko? neniel! ĉu de la agofazo? nenimaniere! Estas nete dirite, ke la elekto dependas NUR, jes sole nur de la esprimdezero, la elekto do estu plene libera inter ata kaj ita laŭ tio, ĉu oni volas emfazi la agdinamikon aŭ la agfinon.

Sur tia sana bazo, la kverelo pri ata/ita estus estinta neebla. Bedaŭrinde la plej absoluta kontraŭdiranto de G. Waringhien estas li mem, kaj li rapidas voli trudi sian propran opinion, (kiun nature li sentas »normala») kaj sin mem dementante li postulas, ke teme pri plurhora teatra prezentado la recenzisto skribu: »Hieraŭ, en nia urba teatro, estis prezentita...». Tiel li ne toleras, ke alia persono povus kaj rajtus rezoni almenaŭ ne malpli prave tiel: se la prezentado ne estus atinginta sian finon, la recenzisto tion dirus, do ne necese emfazi la plenumitecon, sed prefere, ke la prezentado dekomence ĝisfine normale malvolviĝis, kion esprimas la formo ata laŭ diro de G. Waringhien mem. Tio krude montras la netoleremon kaj trudemon, kiuj ŝajnas esti atributo de la itistoj. Mi pludiru, ke konfirme al la citita regulo, D. B. Gregor skribis, ke la distingo inter ambaŭ formoj estas afero ne de gramatiko, sed de stilo (Simpozio p. 307).

Do kial tiom ĉikani kaj estigi etoson de krucmilito kontraŭ »herezuloj»? Ĉu ekster speciale bakitaj frazetoj oni citis ekzemplojn pri miskomprenebla frazo en aperinta teksto? Miascie ne! Sed artefare oni estigis tian etoson de fanatikemo kaj »panika» ata-fobio, ke tio kondukis eĉ al tekstfalsigoj (fuŝaj laŭ itismo mem!); pri tio vidu mian artikolon »Respekton al malnovaj Tekstoj!» en »Germana Esperanto-Revuo» de lasta aprilo. Misprezentojn, erarojn, troigojn oni facile distingas ĉe kontraŭulo, sed tre malfacile ĉe si mem, tio estas homa. Tamen sufiĉus iom da sincera bonvolo por trovi kompromiseblon.

Kiel oni scias, preskaŭ ĉiujn participuzojn de Zamenhof oni povas ekspliki sambone per tempismo (atismo), kiel per aspektismo (itismo), sed kelkajn ŝajne nur per la unua, aliajn nur per la lasta. Ekzameninte ilin mi venis al la ideo ke la tuto estas eksplikebla nur per pragmata participuzo fare de Zamenhof, kiu abomenis ĉiujn teoriajn sistemojn. Tiu pragmata participuzo konsistas el tio: aŭ emfazi la agdinamikon neglekte al la finiteco/rezulto, aŭ emfazi tiun ĉi neglekte al la ago, tiel ricevante praktike disigon de informo pri ago disde informo pri finiteco/rezulto. Pri tiu mia vidpunkto, prezentita de K. Kalocsay en »Vojaĝo inter la Tempoj» (p. 84–85) la verkinto faris nur unu sed absolutan rezervon pri la (tiel diritaj laŭ ambigua termino itisma) »sendaŭraj» momentperfektivoj. Nu post apero de tiu libro, inĝeniero ĉe »Centro por Nukleaj Studadoj» konstatis, ke pri tiu verbkategorio la itisma tezo ne estas akceptebla por sciencaj esprimnecesoj.

Se diri unuvorte, la itistoj riproĉas al la atistoj tro striktan aplikon de la § 6 de la Gramatiko, sed ĉu ili mem sufiĉe strikte ĝin aplikas? Pri tio respondu ja ne atisto, sed itisto eminenta, eĉ Direktoro de la Akademia sekcio pri Gramatiko, D. B. Gregor, kiu skribas en la n-o 729 de »The British Esperantist», ke la itismo donas la malavantaĝon havi »unu formon por du tempoj (tensoj)». Vi bone legis: unusolan formon por du diversaj tempoj! Jen fine lojala konstato kaj konfeso de itisto mem, ke LA ITISMO ESTAS KONTRAŬA AL LA FUNDAMENTA GRAMATIKO, laŭ kiu ĉiu tempo havas formon apartan de la aliaj.

Do ne mirinde, ke ekzakta scienco kiel pri nukleaj fenomenoj ne povas kontentiĝi per tia tempokonfuzo!

Do ne mirinde, ke la itistoj celas pri la participoj anstatŭi la § 6 de la Fundamenta Gramatiko per alia teksto, sed tion oni ne kuraĝas diri, la originalan tekston oni do lasus kiel sekiĝintan branĉon en arbo, dum praktike validus nova regulo, kie aspektisme agofazoj anstataŭus tempojn.

Sed laŭ la »Deklaracio de la Akademio» ĝi »ne havas la rajton iniciati iun ŝanĝon, korekton aŭ aldonon» (Dokumentoj de Esperanto, Ellersiek 1921). Mi apelcias al la konscienco de certe multokupataj samideanoj, kiuj kun sindona bonfido jesis itisman rezolucion: ili ne rajtas per kromteksto fakte MODIFI la § 6 de la Gramatiko!

Se nur ankaŭ pri la participo, oni ne skribu iam, kiel D-ro Albault »Zamenhof pravis, la Akademio ne!».

Paul Lobut


1968

2 + 2 = ?

En 1944, kiam oni atendis finan venkon super Faŝismo kaj nur la optimismo estis laŭmoda, George Orwell skribis la plej senesperan kaj timigan libron de la nuna epoko: »1984».

Jen la libro, kiu donis al la mondo la rikanan sloganon »Granda Frato vidas vin». Ĝi traktas pri absoluta tiranio. En la lasta parto, servistoj de la Ŝtato arestas la ribeleman heroon, turmentas lin kaj rompas lian spiriton. Fine li eĉ sopiras mortpafon, sed ili ellasas lin – li ne plu danĝeras al ili.

Kiel ili atingis tiun rezulton? Kompreneble, la torturo ludis rolon, sed nur por plugi la teron. La decidaj armiloj estis pli subtilaj. Unu el la plej gravaj turnpunktoj estis io ŝajne sensignifa:

»Kiom estas du kaj du?» demandis la inkviziciisto.

»Kvar.»

»Kaj se la ŝtato diras, ke du kaj du estas kvin...?»

Du paĝojn poste, li agnoskas ne nur buŝe sed per sia tuta koro, ke 2 + 2 = 5.

– – –

Nun ni troviĝas en 1967 – pli ol duonvoje inter 1944 kaj 1984. Kaj kiel ni troviĝas? Zamenhof diras kaj la logiko postulas, ke se oni legas libron, ĝi estas legata. Nur tiam ĝi estas legita, kiam oni finlegis la lastan paĝon. La afero ŝajnas al mi tiel evidenta, ke ĝis nun ĝi ne multe interesis min. Mi ja scias, ke ekzistas pluraj limkazoj – cetere mi emas eviti la pasivan formon kiel eble plej ofte.

Nun ne plu estas demando pri limkazoj, sed pri la principo. Ŝajnas, ke ni baldaŭ ne plu rajtos diri »legata» aŭ »manĝata», aŭ kiun ajn »-ata». Tiel seriozaj estas niaj okcidentaj »aŭtoritatuloj», ke ili ŝajne priparolas eksigi magistron Setälä el la Akademio en 1968.

Bagatela afero, ĉu? Ne valoras kompari ĝin kun »1984»...?

Ni konsentu, ke -ata/-ita eble estas bagatelaĵo. Sed ĉio malbona havas sian malgrandan komencon. La minaco eksigi akademianon ne plu estas bagatela.

R. J. Milton


Petro ne volis lavi sian vizaĝon. Laŭkutime, la avino penis persvadi lin.

– Kompreneble vi lavos vin. Kiam mi estis samaĝa, mi trifoje ĉiutage lavis la vizaĝon.

– Tiele! diris Petro. – Kaj vidu, kiel via vizaĝo ŝrumpis.


Kunvenoj kaj festenoj

Esperantistoj el tuta Finnlando kunvenis ĉi-jare en Aulanko la 4-an kaj 5-an de novembro. En la unua tago, post komuna lunĉo, oni kolektiĝis por la »libera konferenco», kiun ne ŝarĝis rigidaj statutoj aŭ regularoj. Granda parto de la diskutoj almenaŭ iom tuŝis la eventualan Universalan Kongreson en Finnlando. Oni parolis pri diversaj instruaj planoj (rapidkursoj, feriaj seminarioj), pri agado al la politikaj partioj, pri organizo de servoj gazetara, televida ktp.

Dum la konferenco antaŭenpaŝis sinjoro N. G. Narvala kun bela kandelabro kaj sciigis, ke la subtena societo de Esperanto-Instituto de Finnlando decidis doni sian cirkulantan kandelabron al sinjorino Irja Klemola, la prezidanto de EAF, pro ŝiaj grandaj poresperantaj meritoj. Tio estis la lasta ago de la subtena societo, kiu ne plu ekzistas.

En la vespero oni povis rigardi prezenton pri instrumetodoj, muzikan prelegon, lumbildojn aŭ tute simple amuziĝi dance, manĝe kaj trinke. En la restoracio la sorto vipis kelkajn samideanojn per kelnerino, kies servemo ekfloris nur ĉe la alporto de la kalkulo.

*

Dimanĉon la 5-an de novembro okazis la jarkunveno de Esperanto-Asocio de Finnlando. El la antaŭtaga amaso nur 33 personoj sentis allogon partopreni ĉi tiun oficialan laboron. La kunvenon malfermis la prezidanto de la asocio, sinjorino Irja Klemola. Ŝi akcentis la gravecon de la taskoj antaŭ la finna esperantistaro, kiu nepre bezonos kuraĝon kaj viglecon. '

Kiel sian prezidanton la kunveno elektis sinjoron N. G. Narvala kaj kiel protokolanton sinjoron K. Jokinen.

Tuj ĉe la unua laŭstatuta punkto de la laborordo aperis ĝena konfuzo, ĉar la kasisto estis povinta akiri kontrolan raporton de nur unu el la reviziantoj. Tial ne estis eble pritrakti la financan raporton, kaj oni ĝin prokrastis al daŭriga jarkunveno.

En la diskuto pri la agadplano oni pritraktis jenajn aferojn: informado (en kaj ekstermovada), instruado (kunlaboro kun la instruista asocio) kaj precipe someraj kursoj, Esperanta Finnlando (diversaj opinioj) kaj financoj (ekz. loterio). Ĉiuj proponoj estis transdonataj al la estraro por pliaj esploroj kaj eventuala realigo.

La kotizoj de EAF restis senŝanĝaj: individua membro 10 mk, asocia membro 2 mk por ĉiu ano.

Sinjorino Irja Klemola estis unuanime reelektata prezidanto de la asocio. Sinjoro Kaarlo Jokinen petis liberigon el la estraro pro troa laborŝarĝo. Lin anstataŭas sro Veli Kolari. La ceterajn estraranojn oni reelektis.

Reviziantoj por la nova agadjaro estas sinjorino Katri Uusitalo kaj sinjoro Jouni Lehtivaara, vice sroj Urjö Louhevirta kaj Hannes Koivu.

*

La daŭriga kunveno de EAF okazis la 3-an de decembro en restoracio de NMKY, Helsinki. La kunveno akceptis la financan kaj agadan raportojn kaj malŝarĝis la estraron de la respondeco. La malmultaj fideluloj partoprenintaj la kunvenon povis poste partopreni la kristnaskan feston de Helsinkiaj esperantistoj, kiun grandioze aranĝis la blindula societo »Steleto»; partoprenis ĉirkaŭ 100 personoj.


ESTRARO DE EAF

La estraro de Esperanto-Asocio de Finnlando nun konsistas el jenaj personoj:

Prezidanto:
S-ino Irja Klemola
Littoinen, tel. 921-85232

Vicprezidanto:
Sro N. G. Narvala
Majavatie 14 A 7
Helsinki 80, tel. 90-782158

Sekretario:
Sro Harri Laine
Myrskymäki
Nupuri, tel. 90-865035

Kasisto:
Sro Veli Kolari
Suvilahdenkatu 1 A 26
Helsinki 50, tel. 90-762638

Estrarano por
eksterlandaj aferoj:
Sro R. J. Milton
Kulosaaren puistotie 38–1
Helsinki 57, tel. 90-687121

Ĉefdelegito de UEA:
Sro Joel Vilkki
Somero 9, tel. 924-45091

Estrarano:
Sro Simo Raumavirta
Pajalahdentie 25 A 10
Helsinki 20, tel. 90-674327

Leterojn al la estraro oni povas ĉiam sendi ankaŭ al ĉi tiu adreso:

Esperanto-Asocio de Finnlando
Postilokero 13048
Helsinki 13

La poŝta ĝirokonto de la asocio estas nro 47-36816. Kotizo de individua membro estas 10 mk.


DEZIRAS KORESPONDI

Sinjoro Bedrich Flám, na jámé 52, MIKULOV, okres Briclav, Ĉehoslovakio. 17-jara studanto, kolektas E-gazetojn k.a., interesiĝas pri sporto, literaturo, muziko.

Elizabeto Egressy, Csilloghegy Attila utca 78, BUDAPEST III, Hungario. 52-jarulino, komencanta esp-isto, deziras korespondi kun 40–50-jaraj virinoj aŭ viroj, kiujn interesas belarto, belaj gazetoj kaj bildoj, muziko (ĉu bela?), ktp.


UEA

Universala Esperanto-Asocion (UEA) jäsenmaksut ovat nyt: MJ 16, MA 32, MS 48, J-JM 8 ja J-MA 24 mk. MJ-jäsen saa noin 600-sivuisen vuosikirjan; se sisältää mm. tiedot delegito-verkosta, joka on jäsenten käytettävissä. MAlle tulee lisäksi kuukausittain ilmestyvä »Revuo Esperanto». MS on kannattajajäsen (MAn edut). J-MJ ja J-MA vastaavat MJtä ja MAta, mutta ovat enintään 21-vuotiaita. J-MA ja alle 26-vuotias MA saavat myös nuorisolehden »Kontakto» (mainitkaa syntymäaikanne). Ainaisjäseneksi (DM) voi liittyä maksamalla kerta kaikkiaan 640 mk, – Huom. Jos suoritat maksusi (tai vähintään puolet, loput ennen huhtikuuta) vielä vuonna 1967, maksut ovat vain: MJ 15, MA 30, MS 45, J-MJ 7,50, J-MA 22,50. Maksa heti, ettet unohda.

53. Esperanto-kongressi pidetään Madridissa 3.–10. 8. 1968. Kongressimaksu on ennen 1. 1. 1968 vielä 84 mk. Alennuksista ym. kerrotaan ilmoittautumislomakkeessa ja bultenossa. jotka lähetän 20 p:n postimaksua vastaans. Matkalippu (juna ja laiva) Turku – Madrid – Turku maksaa n. 680 mk, lento Helsinki – Madrid – Helsinki n. 1100 mk. Yhteismatka järjestetään, jos vielä joulukuussa ilmoittautuu riittävä määrä. Kongressimerkkejä saa minulta (2,60 mk/40 kpl, lähetyskuluineen).

Välitän seuraavien lehtien tilauksia: La Praktiko 14,60 mk, Planteto (lasten lehti) 3, ulkom. 4,20, IOE-gazeto 8,50, Oomoto 7,50, Norda Prismo 12,50, El Popola Ĉinio 3 mk, 3 vuotta 6 mk, Kontakto 9,60. Kulturaj Kajeroj (Gresillonin linnan esperantotoiminnan kulttuurilehti) 7 mk. Näytenumeroita saa postimaksua vastaan. (Huom! Scienca Revuon edustaja on nyk. Matti Rekunen, Kautiala, Kangasala; maksaa 9 mk).

Tilatkaa kirjat mieluimmin kirjakaupoistanne; ainakin Suomalainen ja Akateeminen Kirjakauppa Helsingissä ja Nummenmäen Kirjakauppa välittävät niitä. Tiedtoja kirjoista antaa mm. UEAn vuosikirja; hinta kuluineen ja lvv:ineen laskettava suunnilleen kurssista 1 gld = 1,60 mk.

Vastaan kaikkiin tiedusteluihin, joita seuraa tarvittava postimerkki. Kaikki maksut pyydän suorittamaan postisiirtotililleni Tu 60253.

Kun koraj salutoj via
ĉefdelegito Joel Vilkki
SOMERO
puh. 924-45091


AL MADRID?

Esperanto-Klubo de Helsinki planas komunan vojaĝon al la Universala Kongreso de Esperanto en Madrid 3–10 aŭgusto 1968. Provizore oni planis veturon al la kongreso per aviadilo sed returnen laŭ la tero. Se vin interesas ferio en Hispanujo, kontaktiĝu kun la sekretariino: Rauni Kannikoski, Yläkiventie 8 K 224, Helsinki 92; telefono 90-336875.

HEROLDO DE ESPERANTO

Krom siajn multajn revuojn nia movado posedas unu internacian gazeton, kies nomo estas »Heroldo de Esperanto». HdE havas la aspekton kaj la formaton de nacia tagogazeto, ĝi aperas normale du fojojn en la monato, 18 numeroj en la jaro. La redaktejo sidas en Belgio.

La eldonejo liveras HdE por 1968 ankoraŭ laŭ prezoj, kiuj estis kalkulataj antaŭ la malaltigo de diversaj valutoj; por ni la prezo estas 14 mk. La abonantoj sendas la monon al mia poŝta ĝirokonto kaj klarigas la mendon sur la kupono de la karto. Kiu deziras pagi iam poste aŭ je partoj, tiu skribas al mi poŝtkarton kaj informas per ĝi pri la dato aŭ la datoj (nepre antaŭ 1. 10.) de pagado.

Nuntempe la Esperanta vivo estas multe pli vigla en la orienta terduono ol ĉe ni okcidentanoj. Sed ĝuste ĉe la esperantistoj de la orienta mondo la praktikado de Esperanto multe dependas de niaj donacoj. Ĉe ili unu numero de la Esperanto-gazeto havas tian valoron, ke ĝi rondiradas de mano al mano. Se vi donacas la gazeton al unu orientano nekonata, vi efektive donacas ĝin al dek tiaj. Tiel por ni ekzistas du specoj de abono:

simpla abono kun baza prezo, per kiu la gazeto iras nur al la abonanto mem

kaj abono »2 por 11» kun duobla prezo, per kiu la gazeto iras al la abonanto mem kaj al dek orientanoj

Samideano helpema sendas al mi 28 mk kaj skribas sur la pagokarton la formulon »2 por 11». Sed ĝuste al la abonantoj de ĉi tiu kategorio mi rekomendas por elekto la pagadon iam poste en la jaro aŭ la pagadon je partoj.

Hemmo Tietti, pastro
adreso: LETKU
poŝta ĝirokonto:39 786


Kálmán Mikszáth:

LA ŜULDO DE ANNA BEDE

Ĉiuj sidis kune la juĝistoj. Ekstere la nebulo ŝarĝiĝis al la misforma konstruaĵo kaj kvazaŭ ĝi estus kunpreminta ĝiajn murojn, sidis ĝi sur la fenestrojn kaj malklarigis la glaciflorojn. Kial ja estas ĉi tie la floroj?

Peza, sufoka estis la aero en la ĉambrego, odoro de pelto kaj brando, kaj sur la plej supra fenestrotabulo nur malrapide, pigre ruliĝis la plumbringo.

La juĝistoj lace kliniĝis surdorsen sur siaj seĝoj, iu el ili fermis siajn okulojn kaj langvore mallevinte siajn manojn, aŭskultis la skrapadon de la plumo de la protokolisto, la alia oscedante tamburis per sia krajono sur la verda tablo, dume la prezidanto, ŝovinte sian okulvitron al sia nazpinto, per poŝtuko viŝas sian svitantan frunton. Liaj grizaj, malvarmaj okuloj esploreme fiksiĝis al la pordo, tra kiu foriras la personaro de la nun pritraktita kriminala afero: la vokitaj atestantoj kaj akuzatoj.

– Ĉu estas ankoraŭ iu ekstere? demandas li de la servisto per enua, malvarma voĉo.

– Iu knabino, diras la servisto.

– Nu, envenu tiu knabino!

La pordo malfermiĝis kaj la knabino enpaŝis. Enflugetis kun ŝi freŝa aero, kiu milde tuŝis la vizaĝojn kaj tiklis la okulharojn: ŝajnis, kvazaŭ radio estus sinŝtelinta al la fenestro tra la densa nebulo, kaj dancus tie, inter la glacifloroj, multobligante sin sur la muroj kaj mebloj de la traktada ĉambrego.

Plaĉa kreaĵo ŝi estas. Plaĉaspekta, proporcia staturo, sur kiun tiel gracie fiksiĝis la florornamita jaketo, kvazaŭ ĝi estus gisita sur statuon, ŝiajn nigraj okuloj naive mallevite, ŝia alta, reliefa frunto ombrite pro zorgo, en ŝia apero ĉarmo, en ŝia movo gracio, en la siblo de ŝia jupo sorĉo estas.

– Pro kia afero vi venis, infano? – Demandas la prezidanto indiferente. (Tia rigida, severa oficisto havas senton al nenio.)

La knabino korektas sian nigran kaptukon sur sia kapo, kaj per profunda ĝemo respondas:

– Granda estas mia ĉagreno, tre granda.

Ŝia voĉo estas milda kaj malgaja, ĝi atingas la korojn, samkiel la muziko, kiu kvazaŭ sonus en la aero eĉ tiam, kiam ĝi jam pasis, ŝanĝante ĉiun kaj ĉion.

La vizaĝo de la juĝistoj ne plu estas tiel moroza, la portretoj de la reĝo kaj iom fore tiu de la palatino afable signas al ŝi desur la muta muro, por ke ŝi rakontu tiun grandan ĉagrenon.

Tie estas la skribaĵo, rakontos ĝi, sen ĝin ankoraŭ ŝi devas serĉi ĉe sia brusto, ŝi devos malbutonumi la supran agrafon de sia kamizolo kaj sian manon etendi por ĝi.

Ho, la turpa agrafo! Jen, ĝi deŝiriĝis... terenfalis. Kiel rava vidaĵo estas, kiam honteme ŝi kliniĝas por ĝi kaj ankaŭ la skribaĵo elfalas de tie.

La feroca, griza kapo de la prezidanto forturniĝas, nur la granda , dika mano estas etendata al la skribaĵo.

– Verdikto, li murmuras, kiam liaj pikaj okuloj trakuras la skribaĵon. – Anna Bede estas vokita, por ke ŝi komencu sian duonjaran malliberejan punon la hodiaŭan tagon.

La knabino ĉagrene jesas per sia kapo kaj kiam ĝin profunde ŝi mallevas, la funebra kaptuko malantaŭen glitiĝas kaj ŝpinaĵo de la riĉa nigra hararo malligiĝante falas sur ŝiam vizaĝon. Estas pli bone, ke ĝi kovriĝas, ĉar se pli frue ĝi similis al blanka lilio, pro la honto nun estas kiel purpuro.

– Antaŭ semajno ni ricevis la skribaĵon, flustras ŝi iom balbutante. – Mem la sinjoro vilaĝestro portis ĝin, eĉ li klarigis al ni ĝian sencon, kaj mia patrino, la kompatinda, tiel parolis: »Iru, mia filino, la leĝo estas leĝo, oni ne povas ŝerci kun gi.» Mi ja venis, por ke mi plenumu la duonjaron.

La prezidanto eĉ dufoje viŝan sian okulvitron, lia kolera, malvarma rigardo serĉas la vizaĝojn de la kolegoj, la fenestron, la plankon, la grandan ferfornon, tra kies truhava pordo fajreraj okuloj rigide rerigardas al li, kaj reflekse li diras: »La leĝo estas leĝo.»

Poste denove kaj denove li tralegas la alvokan decidaĵon, tiujn zigzagliniajn literaĉojn sur la blanka folio; sed tiuj konsekvence diras, ke Anna Bede estas kondamnita je duonjara mallibero pro ŝtelkaŝado. La ladringo frenezrapide ekruliĝas. Certe vento estiĝis ekstere, kiel ĝi jam skuas la fenestrotabulojn, tiel sonas, kvazaŭ ĝi estus revenanta animo de iu, ĝi ensiblas tra la fendoj vekante malvarman timtremon: »La leĝo estas leĝo.»

La feroca kapo jesas al la transmonda voĉo kaj la granda, dika mano skuadas la sonorilon por la juĝistara servisto:

– Akompanu la junulinon al la estro de la malliberejo!

La servisto transprenis la skribaĵon, la knabino mute turniĝas, sed ŝiaj etaj lipoj spasme ekmoviĝas, kvazaŭ ili serĉus vortojn.

– Ĉu eble vi volas ankoraŭ diri ion?

– Nenio, nenio; nur tio, ke mi estas Elinjo, Elinjo Bede, ĉar vi bonvolas scii, mia pli aĝa fratino, ŝi estas Anna. Antaŭ semajno ni entombigis ŝin.

– Ĉu do ne vi estas kondamnita?

– Ho, mia dolĉa Dio, kial oni kondamnus min? Mi ne kaŭzas malbonon eĉ al muŝo.

– Kial vi do venis ĉi tien, vi stultulino?

– Tiel ĝi estis, mi petas, ke dum »ĉi tiu ŝia afero» estis ĉe la reĝa supera juĝistaro, ŝi mortis. Kiam ŝi kuŝis sur la katafalko en la florornamita kamero, tiam venis la ordono pri »pri la duonjaro», por ke tamen oni devas ĝin plenumi. Ho, kiel ŝi atendis ĝin! Sed kiel bone estas, ke ŝi ne povis ĝin finatendi! Ne tiun ĉi ŝi atendis.

Ŝiaj larmoj ekfaladas pro la rememoro, apenaŭ ŝi povas daŭrigi.

– Kiam ŝi tie kuŝis senmova, kun fermitaj okuloj, por eterne mutiĝinta, surdiĝinta, ni promesis al ŝi kune kun mia patrino, ke ĉion ni rebonigos, kion ŝi faris pro sia amato. (Ĉar tre ŝi amis tiun Gabrielon Kàrtony, pro kiu ŝi kulpiĝis.) Ni pensis tion...

– Kion, mia infano?

– Tion, ke ŝi havu plenan trankvilon en ŝia morta polvo. Povu diri neniu, ke ŝi restis ŝuldanto, mia patrino repagos la perdon, kaj mi trasuferos ĉe la departemento anstataŭ ŝi la duonjaron.

La juĝistoj ridetante rigardas unu al la alia: »Kiel naiva, kiel simplanima knabino!» Eĉ ankaŭ la vizaĝo de la prezidanto kvazaŭ ne estis tiel ceremonie malvarma. Per sia flava tuko li ne sian frunton viŝas, sed eble iom pli malsupre ion...

– Estas bone, mia knabino, li parolis mallaŭte kaj milde, – sed atendu, nun mi memoras...

Sian larĝan manplaton li kuŝigas sur sian frunton kaj tiel faras, kvazaŭ li profundiĝus en pensojn.

– Jes, jes, grava eraro estas en la afero. Eraran skribaĵon ni sendis al vi.

Siajn grandajn, revadajn okulojn vigle levas la knabino al la maljunulo kaj avide ŝi interparolas:

– Vidu, vidu!

Tiel dolora riproĉo estas en ŝia voĉo, ke la maljuna prezidanto denove prenas sian poŝtukon. La feroca homo tute kortuŝiĝas. Li paŝas al la knabino, ekkaresas milde tiun korvonigran hararon sur ŝia kapo:

– Tie supre alimaniere montriĝis la vero: Iru hejmen, mia knabino, mi salutas vian patrinon, diru al ŝi, ke via pli aĝa fratino Anna estas senkulpa.

– Ni pensis tion, flustris ŝi kaj sian maneton premis al sia koro.

El hungara tradŭkis:
Sàndor Szalay


Ŝercbildo

– Mi intencas prokrasti la kunvenon je kelkaj tagoj. Redonu al mi la leterojn, kiujn vi lastsemajne ricevis por enpoŝtigo.


Sloganon – spritula arto

»Estas fakto, facile kontrolebla kaj nepre bedaŭrinda: Tre granda plimulto da nuntempuloj ankoraŭ ne scias, ke ekzistas neŭtrala internacia lingvo kaj ke ĝia nomo estas Esperanto», skribas sinjoro A. Lienhardt el Mulhouse, Francujo. El tio li tiras la neeviteblan konkludon, ke nia informa laboro al la granda publiko devas esti multoble pliampleksigata.

La dirita situacio verŝajne neniun surprizas. Sro Lienhardt tamen proponas ankaŭ ion novan. Li atentigas pri la graveco de taŭgaj sloganoj, kaj kiel unu tian li proponas la simplan demandon »Ĉu vi parolas Esperanton?», kompreneble en nacilingva traduko.

Sro Lienhardt daŭrigas: »La sloganoj ’Parlez-vous Espéranto?' – ’Sprechen Sie Esperanto?’ – Do you speak Esperanto?’ k.t.p. estas multe pli elvokivaj ol ofte uzataj nunaj varbsloganoj (ekzemple la imperativa, ne preciza, tro altruda kaj do malbonefika ’Lernu Esperanton!’), ĉar tiuj demandaj frazoj kun la verbo ’parolas’ tuj komprenigas al neinformitaj eksteruloj, ke Esperanto estas parolebla kaj parolata lingvo.»

La propono de sro Lienhardt estas atentinda ja pro tio ke li atentigas pri la kvalito de nia informa laboro, kiu ofte estas tiel naiva, sintruda, malloga kaj senpsikologia, ke oni iam miras, kial ni ne havas pli da malamikoj. Por memorigo, ni citu paragrafon 13 el la t.n. »Principaro de Frostavallen», kiun akceptis kunveno de reprezentantoj de informaj fakoj okazinta en Frostavallen, Svedujo, en julio 1956. Ĝi listas 7 »ĉefajn erarojn» en la informado. Ili estas:

a) Nomi la lingvon artefarita, helpa, verda k.s.; oni ĉiam nomu ĝin aŭ La Internacia Lingvo aŭ Esperanto;

b) superflue menciadi diversajn projektojn de komuna lingvo;

c) ne distingi nete inter Esperanto kiel vivanta lingvo kaj tiuj projektoj, se la cirkonstancoj devigas paroli pri ili;

d) uzi en nacilingvaj tekstoj esperantajn esprimojn, ekz. »samideano», »Majstro», »verdstelano» k.s.;

e) skribi pri Esperanto en nekorekta nacia lingvo;

f) nomadi la informadon pri Esperanto »propagando»

g) doni al la Esperanto-Movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangaĵo en la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj k.s.)

Ĉi tiuj sep punktoj nur malmulte aplikiĝas al sloganoj, kiuj tamen estas esenca elemento de informado, aŭ pli trafe, de reklamado. Estas malfacile imagi, ke iu mencius en slogano ekzemple diversajn projektojn de komuna lingvo aŭ parolus pri propagando. Slogano ja eĉ ne estas informilo, sed atentigilo aŭ ia fermentilo. Oni tamen ne forgesu punktojn e kaj g; en finna lingvo oni ne tro laŭlitere apliku punkton a, ĉar artikolon la lingvo ne posedas kaj majuskloj estus ĉi tie eraraj.

Ĉefa eraro de sloganfaranto verŝajne estas tio, ke li klopodas ion diri, lin inspiras grandaj kulturaj valoroj kaj la nesuperebla facileco, kaj li nepre volas ĉion ĉi diri per la slogano. Sed iom rigardu kaj aŭskultu la sloganojn, kiuj svarmas ĉirkaŭe. Ilia enhavo ofte estas nula, se oni konsideras nur la faktojn: ne havas multan sencon meti bestojn en benzinujon aŭ nur brave diri »koff».

Sed ne kredu, ke ĉi tiaj simplaĵoj naskiĝas sen ŝvito. Ilin produktas alte salajrataj profesiuloj. Sloganoj estas unu grava ĉenero en la tuta proceso de reklamado. Slogano estas kiel plivastigita nomo de varo aŭ firmao. Nomojn oni jam nuntempe produktas per komputiloj, kiuj sisteme fabrikas lingve eblajn literkombinaĵojn, kies efikojn sur la homa menso oni poste studas kaj taksas. Sloganoj ankoraŭ estas pure homaj intuiciaĵoj.

Sed ni revenu al sro Lienhardt: Li rekomendas aldoni al la slogano, ĉiam kiam eble trafan argumenton, koncizan sed sufiĉe eksplicitan (kia postulo!), ekzemple: »La internacia lingvo Esperanto ebligas al ĉiuj homoj ne parolantaj la saman nacian lingvon kompreni sin reciproke kun kiel eble plej granda facileco. Demandu detalajn informojn al...» – Post la genia demando, pli bone nenio ol tio.

El la diversaj manieroj de aplikado, kiujn sro Lienhardt proponas por sia slogano, mi povas tutkore akcepti nur kelkajn. Uzo sur insignoj kaj flagetoj tro konkrete memorigas min pri la lasta el la »ĉefaj eraroj»; simile, la kovertoj kaj poŝtkartoj de esperantistoj timinde ofte aspektas tiel, ke mia finna amiko certe nomus ilin »mapoj de paganlando». Sed kiel rigard-kapta titolo sur afiŝoj (bonaj), en kursreklamoj, gazetaj artikoloj, kial ne?

La demando »ĉu vi parolas Esperanton» ne nepre postulas ion plian. Ĝia konsterna efiko eble nur malfortiĝus. Kvankam menso via estas ema, cerbo via certe celas kanti, nun, rifuti ritme ĉiujn aĉajn argumentojn kontraŭ nia lingvo kara, bonvolu nepre atenti, ke via viktimo tre verŝajne nenion antaŭe aŭdis pri esperanto. Ne sufoku lin je la unua vido. Scivolo kreskas ankaŭ tute nature. Reklamado estas malrapida kuirado sur neforta fajro.

Sinjoro Lienhardt gluis afiŝeton kun la nova slogano (france) ankaŭ sur vitrojn de sia aŭto. Li raportas bonajn rezultojn. Mi mem almenaŭ dufoje konsiderus la aferon antaŭ simila ago. En Finnlando lastatempe regis manio (ŝajne jam malrapide mortanta) glui sur aŭtojn plej diversajn pli-malpli spritajn rimarkigojn. Imagu ŝoforon, neniam aŭdintan pri nia lingvo, kiu veturas preter diversaj aŭtoj kaj lega »Ala-Tölöviö», »Mie oon muualta» (tro kutimaj, ne plu tiras lian atenton), »Ohi vaan, manalassa tavataan» (ĉu preĝi, ĉu blasfemi?), »Itse en ole vihainen, mutta varokaa vaimoani» (li atente rigardas, kiu veturigas) kaj jen la ŝoko: »Puhutteko esperantoa?» – Kraŝ!

Cetere, kial ni ne iom plagiu niajn profesiajn sloganistojn? Jen mia adapto de unu ĉijara perlo de finna sloganarto: »La mondo bezonas lingvon.»

Surfo


Ŝercbildo

– Bonan tagon, mi estas nova imposta inspektoro. Vi konas min, mi supozas. Antaŭ du monatoj vi eksigis min el via librotena sekcio.


POR LA TAGO DE ESPERANTA LITERATURO

Detalan liston de enlanda literaturo vidu en EF nro 6, p. 45. Jen sekvas kelkaj eksterlandaĵoj, kies prezojn ankoraŭ ne ŝanĝis la devalorigo. La prezoj ne enhavas la sendkostojn.
prezo mk
Kalocsay: Lingvo, stilo, formo 3,85
Manders: Interlingvistiko kaj esperantologio 2,50
Waringhien: Eseoj I, Belletro 7,–
Privat: Vivo de Zamenhof 3,35
 Historio de la lingvo Esperanto 5,90
 Federala sperto 2,30
 Karlo (facila legolibro) –,60
Baghy: La verda koro 2,25
Forge: La verda raketo 8,50
Jastrun: Adam Mickiewicz, fama pola poeto 2,–
Kalocsay: Ezopa saĝo 4,–
Rosbach: Homoj kaj riveroj 6,–
Szilágyi: Mistero minora 6,–
Salovaara: Kie boacoj vagadas 5,–
EPOKO-libroj (malmultekostaj tradukoj):
Wodehouse: La princo kaj Betty 2,25
Burroughs: Princino de Marso 2,25
Merimée: Colomba 2,25
Aszlányi: Sep vangofrapoj 2,25
Zweig: Brulanta sekreto 2,25
Najivin: Kiso de la reĝino 2,25
Immermann: La karnavalo kaj la somnambulo 2,25

Mendu ĉe
FONDUMO ESPERANTO
Esperantotie 4
IIRISLAHTI
Poŝta ĝirokonto 6564

Vendata bona magnetofono Ericsson Ericorder. Du trakoj, du rapidecoj. Prezo 150 mk. Demandu ĉe Fondumo Esperanto, Iirislahti, tel. 90-882170.


Leteroj al la redakcio

VORTOJDE PREZIDANTO IVO LAPENNA

11 nov 67

S-ro Rektoro Irja Klemola
Littoinen, Finnlando

Tre estimata kaj kara Prezidanto,

Mi skribas al vi por esprimi mian profundan bedaŭron pro la publikigo de la artikolo »Kio estas Zamenhofa Esperanto», verkita de s-ro V. Setälä kaj publikigita en n-ro 6/1967 de Esperanta Finnlando.

La afero de la participoj estas nun denove diskutata en la Akademio kaj estas pli ol neoportune, ke, malgraŭ la unuanima rekomendo de Komitato de UEA, s-ro Setälä denove skribas pri tiu demando. Mi deziras atentigi, ke la Komitato de UEA dum siaj kunsidoj en Rotterdam unuanime decidis peti la akademion solvi tiun gravan problemon. Kiam mi diras unuanime, tio signifas, ke por la decido voĉdonis ankaŭ ĉiuj komitatanoj el skandinaviaj landoj, inkluzive Finnlandon. Same tiel unuanime la Komitato de UEA varme rekomendis al ĉiuj organoj de la landaj asocioj kaj al aliaj Esperanto-periodaĵoj ne plu skribi pri la afero, sed lasi la decidon al la sola kompetenca instanco, nome al la Akademio. Tion ĝi faris, ĉar ĝi perfekte komprenis, ke ĉiu plua diskuto pri la afero povas serioze endanĝerigi la poziciojn de la lingvo mem en la mondo. La artikolo de s-ro Setälä malobservas tiun rekomendon kaj per tio la aŭtoro montras ne nur mankon de memdisciplino necesa en la intereso de la afero, por kiu ni ĉiuj laboras, se ankaŭ foreston de elementa lojaleco al la institucio, al kiu li mem apartenas.

Mi ne eniras en la diskuton pri la senco de la participoj laŭ la Fundamento, ĉar en tiu okazo mi farus la saman eraron, kiun mi riproĉas al s-ro Setälä, sed mi ja esperas, ke vi utiligos vian aŭtoritaton, por ke similaj artikoloj ne plu aperu en Esteranta Finnlando. Mi ankaŭ esperas, ke s-ro Vilho Setälä, kiel redaktoro de Esperanta Finnlando publikigos tiun ĉi leteron en la sekvanta numero.

Kun estimo kaj koraj salutoj.

sincere via
Dro Ivo Lapenna

–––

ĈIFONAJ FABELOJ

Verkistoj de fabeloj povas preni siajn temojn el io ajn, el vestoj novaj kaj malnovaj.

Plej konata tia fabelo estas »La novaj vestoj de la imperiestro» de H. C. Andersen. Tiu ĉi fabelo, kiel la fabeloj de Andersen ofte, estas rakontita ne nur por infanoj sed ankaŭ por plenkreskuloj, ĉar en ĝi sin kaŝas profundaj vivveroj. Kiel majstre Andersen ĝuste en tiu sia fabelo priskribas kelkajn esencajn trajtojn en la homa karaktero. »La novaj vestoj» estas sentempa, same aktuala ĉiam, kiel en la tempo de Andersen. Vere ankaŭ la homo en la atomepoko devas sin gardi por ĉiam rimarki, kiam en la politiko, literaturo, muziko, arto la imperiestro fakte marŝas sen vestoj.

En niaj (finnaj) esperantaj rondoj estas konata ankaŭ alia fabelo pri vestoj, nome »Malnovaj vestoj de la reganto». La celo de tiu ĉi fabelo verŝajne estas propagandi nian movadon, precipe en rondoj, kiuj ne konas la internacian lingvon. Sed ĉu tia fabelo povas esti utila por nia movado? Eble ĝi tute malutilas la aferon. La moderna homo ne havas tempon legi fabelojn, precipe ne tiajn. Aliaj rimedoj estas bezonataj en la ĉiutaga, streĉa kaj urĝa vivo. Ni evitu igi nian aferon ridinda.

Avino

–––

NUJERTI

Post la Aulanko-konferenco mi subite rimarkis en mia esperanta vortprovizo tute novan vorton: ’nujerti’. Do neologismo, sed ho, kiel uzebla kaj alloga! La finna vorto kompreneble estas ’nujertaa’. Sed kiel pura kaj taŭga esperanto estas nujerti – nujertas – nujertis – nujertos – nujertus – nujertu – estu nujertata – nujertita – nujertota ktp.

Vere bonaj vortoj, ĉu ne? Kaj kiel alloge estus esti vera nujertisto aŭ nujertistino: nujerti la episkopojn, la lernejan administracion kaj la edukan ministrejon. Sed eble oni ne per nujertado povas helpi la aferon de esperanto, ĉar ni bezonas helpantojn kaj batalkamaradojn kaj ni scias ke nujertita homo ne plu havas fortojn kaj kapablon ion fari. Ni bezonas gravajn personojn sur gravaj postenoj, personojn kiuj estas vekiĝintaj rimarki la universalan lingvoproblemon kaj la rimedon solvi ĝin.

Mi scias, ke mi nur povas iufoje ŝerci per tiu ĉi vorto ’nujerti’. Mi tute komprenas, ke la neologismoj povas esti treege danĝeraj por la lingvo internacia, estu ili kiel ajn allogaj, precipe la neologismoj el malgranda kaj originala lingvo. Sed sian propran signifon ili havas. Ili atestas, ke esperanto estas vivanta lingvo inter aliaj vivantaj lingvoj. Ĉu ne vere?

Iu, kiu ĉeestis en Aulanko.


LA INSTRUA ETERO

Ĉu vi flue aŭskultas esperanton? La demando eble ŝajnas stranga, sed senpena, facila komprenado de parolata lingvo ja estas unu grava faceto de la lingvoscio. Ĝi estas egale grava, kiel la kapabloj paroli, legi aŭ skribi. La diversaj flankoj estas intime kunligitaj, sed ĉiu el ili bezonas ekzercadon: ekzemple flua legado de esperanta literaturo ne garantias facilan komprenon de natura parolo.

Bona metodo lerni la parolan lingvon estas konversacio kun kapabla parolanto. Ĉi tiun naturmetodon oni pretendas praktiki en multaj kluboj kaj kursoj. La rezultoj tamen ne ĉiam estas perfektaj, eble tial, ke instruistoj kun vere aktiviga talento estas maloftaj (cetere, kiu kapablus finnojn aktivigi?). Povas ankaŭ okazi, ke kursanoj lernas bone kompreni sian instruiston aŭ siajn samlingvanojn, sed tuj konsterniĝas pro la »misprononco» de eksterlandano. Kaj finfine: ne ĉiuj havas okazon partopreni iun kurson.

Eble vi ankoraŭ ne konstatis la fakton, sed eksciu nun, ke estas inventita sontransporta metodo nomata »radio». Ĝi eĉ estas aplikata por elsendoj en esperanto, kaj vi povas ĉiutage ilin aŭskulti. Unu tre bona metodo de lingvopraktikado estas aŭskulti programojn en la lernata lingvo. Komencanto, ne spertinta normalan parolritmon, unuatempe tre malfacile komprenas la paroladon, eĉ se li konas ĉiujn vortojn. En esperanto la malfacilaĵoj foriĝas tre rapide. Mi mem trovis siatempe tre utila regulan aŭskultadon de novaĵoj (el Varsovio), ĉar, malgraŭ granda varieco de temoj, la novaĵoj multe konsistas el ripetataj kliŝecaj frazkonstruoj kaj ofte enhavas ankaŭ tiajn sciigojn, kies ĉefan enhavon oni jam antaŭe aŭdis. Ĉio ĉi helpas onin pli rapide penetri en la lingvon kaj eviti frustracion.

Mi skribis pri lernado per radio. La elsendoj certe ne celas instruadon de esperanto, sed ĉi tio estas interesa krom-utilo. Pri aliaj aspektoj de radio kaj de la programoj nia EF eble aperigos serion de babiloj. Sendu kontribuaĵojn.

»Mi volonte aŭskultus la elsendojn, sed mia radio-aparato estas tro malbona. Mi aŭdas nur bruojn.» Ĉi tio povas – almenaŭ teorie – esti tute prava aserto, sed plej ofte ĝi ne estas. Plej multaj hejmaj kaj ankaŭ porteblaj riceviloj taŭgas por la aŭskultado. Oni nur ne ĝenas sin por lerni la taktikon. Kaj tamen, tio postulas nur provojn, erarojn kaj paciencon. La etero ne estas nur por fakuloj, kvankam ĝi ofte estas iom kaprica.

*

Bedaŭrinde multaj esperantaj elsendoj okazas je tre malkonvena tempo: ekz. Svislando elsendas posttagmeze kaj meznokte (laŭ Finnlanda tempo), Jugoslavio kaj Bulgario meznokte.

Mi foje (en marto) aŭskultis programon de BBC el Londono. Ĝi okazis preskaŭ meznokte en kadro de bulgarlingva elsendo. La parolisto plendis pri malmulteco de la leteroj kiujn ili ricevas de la aŭskultantoj. Mi nur volus scii, ĉu BBC vere atendis ian rezulton. Oni devas unue havi bonan kapon por entute memori programon, kiu okazas la lastan vendredon de ĉiu monato. Due, oni devas esti DX-fanatikulo, por maldormi (forgesante ĉiujn aliajn ĝuojn, kompreneble) preter la noktomezo kaj provi kapti ian bulgaran programon (vi ja komprenas la lingvon, ĉu ne?), kiu en neprecize indikita tempo entenas paroladon en esperanto. Post tiu ekstaziga travivaĵo oni skribu al la stacio; eble ĝi serĉas fanatikulojn. – Vi ja divenas, ke la »provoj» estas forigitaj.

La nuda esperantujo havas vermiljonon da rakontoj. Ĉi tio estis unu el ili.

Miksulo


AŬSKULTU ILIN

Ni mencias kelkajn radiostaciojn, kiuj regule dissendas en esperanto. Ĉiuj el ili estas aŭdeblaj en Finnlando. Vi mem serĉu la ondon, kiun vi plej bone aŭdas. La horoj estas laŭ Finnlanda tempo (GMT + 2).

ĉiutage 17.30–18.00
Varsovio (Pollando), varia programo: ondlongoj: 25,09, 25,42, 25,59, 31,50, 41,99, 42,11 kaj 50,25 metroj (respondaj frekvencoj estas: 11 955, 11 800, 11 725, 9525, 7145, 7125 kaj5970 kHz). Petu programon de: Pola Radio, Esperanto-redakcio, Varsovio, Pollando.

ĉiutage 21.30–21.45
Budapest (Hungario): 13,8, 16,8, 25,2, 30,5, 48,1, 75,1 kaj 240 m (frekvencoj:21 687, 17 890, 11 910, 9833, 6234, 3995 kaj 1250 kHz). Radio Budapest, Esperanto-dissendoj, Budapest VIII.

lun, mer 14.05–14.15
ĵaŭ, sab 23.50–24.00

Bern (Svislando): 31,46 m (9535 kHz, nur lunde kaj merkrede), 48,66 m (6165 kHz) kaj 75,28 m (3985 kHz). Petu programon: Svisa Kurtonda Radio, CH 3000 BERN 16, Svislando.

dim 22.00–22.20
Roma (Italio): 30,90, 41,24 kaj 50,08 m (9710, 7270 kaj 5995 kHz). Programon petu de: Radio Roma, Esperanto, Casella Postale 320, Roma.

ven, sab 22.00–22.30
Pekino (Ĉinio): 30 m, 32 m, 38 m, 39 m, 42 m kaj 48 m.


INTERESAJ ELDONAĴOJ SENPAGAJ

Esperanta libro »Polaj okcidentaj kaj nordaj teritorioj» estas senpage havebla de: Pola radio, Esperanto-redakcio, Varsovio, Pollando.

La libron »Faktoj pri Germanujo» vi povas peti de la komerca reprezentejo de Okcidenta Germanujo: Saksan Liittotasavalla Kaupallinen Edustusto, Fredrikink. 61, Helsinki 10. Ankaŭ ĉi tiu bela libro estas senpaga kaj parte pritraktas samajn aferojn kiel la menciita pola libro – la vidpunkto kompreneble estas rekte mala.

NORMIGO DE GEOGRAFIAJ NOMOJ

Elstaraj kartografoj kaj lingvistoj el 128 landoj kunvenis de la 4-a ĝis la 22-a de septembro 1967 en Ĝenevo por konferenco organizita de Unuiĝintaj Nacioj por unuecigo de geografiaj nomoj. Ili pristudis, kiamaniere malpliigi la nun regantan konfuzon, kiun kaŭzas la neegala uzado internacia kaj eĉ nacia rilate nomojn de urboj, riveroj, montoj k.s. (Laŭ Unesco Features kaj Informa Servo de UEA)

NEOLITIKA SKRIBO?

Rumanaj arkeologoj lastatempo eltrovis apud Tartaria en Transilvano du tre rimarkindajn prahistoriajn argilajn tabuletojn, kun ĉizitaj signoj, kiuj ŝajnas esti la praformo de skribado. Apud la surskribitaj tabuletoj troviĝis alia kun bildo pri ĉasado, braceleto el konkoj kaj nombro da statuetoj alabastraj kaj terakotaj. Ĉiuj devenas el la periodo 2900–2700 a.K. La tabuletoj estas do konsiderinde pli fruaj ol la plej fruaj restaĵoj de minoa skribo el Kreto, kaj pli fruaj ol la plej fruaj konataj ĉinaj skribaĵoj, la orakolaj ostoj. (Laŭ Unesco Features kaj Informa Servo de UEA)

AL GRENOBLE?

La vintraj olimpiaj ludoj okazos en la urbo Grenoble (Francujo) dum venonta februaro. Okaze de tiu evento samideanoj el la »Kultura Esperanto-Societo Grenobla» deziras, ke la esperantistoj kiuj tiam vizitos la urbon sendu siajn nomon kaj adreson al la Prezidanto: Sinjoro Johano Gallet, 38 MONTBONNOT, Francujo.

NIA KONKURSETO

En Esperanta Finnlando nro 4 ni proponis al la legantoj solvi matematikan problemeton. Ni demandis, kiun kuriozan econ havas la sekvantaj kvar matematikaj esprimoj:

ok plus unu
duoble kvin
tridek du minus dek tri
cent dek dividite per kvin

Por plia klarigo, ni donis ekzemplojn ankaŭ pri tiaj esprimoj, kiuj ne havas la saman econ. Ni promesis libropremion kaj petis sendi solvojn antaŭ la fino oktobro.

Ni ricevis respondojn de sinjoroj Albert Vuori (Särkisalo), Antero Harju (Östersundom) kaj Yrjö Hiltunen (Kouvola), do entute tri solvojn. Ĉiuj estis ĝustaj. Ni citas el la poŝtkarto de sinjoro Hiltunen: »Komuna kurioza eco de la kvar matematikaj esprimoj estas tiu, ke ni trovas solvon de ĉiu esprimo en la esprimo mem. Sufiĉas nur, ke ni kalkulas nombron de literoj en koncerna esprimo... Do, ok plus unu estas naŭ kaj en la esprimo estas 9 literoj...» Klare kaj simple, ĉu ne?

Nun al la plej grava: Ni solene numeris la tri respondojn kaj poste eĉ pli sole konsultis ĵetkubon, por ekscii, kiu ricevos la verkon »Trifoje akurate je la dekdua horo...»La kubo decidis favore al numero 2, kaj tiu estis sinjoro Antero Harju, Björkhaga, Östersundom. Gratulon! La libro estis sendata 9 nov 1967.

RAJTOJ DE LINGVAJ MALPLIMULTOJ

Pli ol 40 delegitoj de 17 landoj partoprenis la Eŭropan Konferencon pri Lingvaj Malplimultoj, kiu okazis en Oslo dum aŭgusto. Inter la nacimalplimultaj lingvoj reprezentitaj estis la bretona, la lapona, la makedona kaj la kimra.

En sia inaŭgura parolado s-ro Kjell Bondevik, la norvega ministro pri Ekleziaj aferoj kaj Edukado, diris, ke ne sufiĉas nur toleri lingvajn malplimultojn, sed necesas doni al ili juran rajton je respekto. Alia parolanto, prof. Magne Oftedal, atentigis, ke la amaskomunikiloj kaj la hodiaŭa distraja industrio minacas eĉ la ekziston mem de la lingvaj malplimultoj. (Laŭ Unesco Features kaj Informa Servo de UEA)

NORMOJ EN ESPERANTO

Hungara Normoficejo decidis eldoni la normojn ankaŭ esperantlingve. Ĝi jam tradukigis naŭ normojn. – SSz

KOMERCISTA RENKONTIĜO DUM FOIRO EN LEIPZIG

Dum la printempa foiro 1968 en Leipzig estos aranĝata internacia renkontiĝo de komercistoj-esperantistoj. Ĝi okazos sabaton, 9 marto, 19a horo, en Klub der Intelligenz »Gottfried Wilhelm Leibniz», Elsterstr. 35. Estos modesta kulturprogramo kaj eblecoj konversacii laŭdezire. Interesatoj anoncu partoprenon al: Germana Kulturligo – Esperanto, Käthe-Kollwitz-str. 115, DDR 701 LEIPZIG.


EF POP

Sopiro al Karelio

 (Jo Karjalan kunnailla)

Jam verdas la arboj en Kareli’,
odoras la freŝa betulfoli.
Printempon resonas kukola kant,
mi arde sopiras al hejma land.

Mi pensas pri kampobrulada fum,
arbaraj montetoj kaj nokta lum,
pri bluaj lagoj kun sabla bord,
vibranta sunbrilo sur ĉiu fjord.

Mi ofte vagadis sen ia cel
en verdaj arbaroj sub blua ĉiel’.
Mi vidis starante sur roka mont: jen vi, Karelio, ĝis la horizont.

Jam ludas alaŭdoj

 Taas leivoset ilmassa

Jam ludas alaŭdoj en klara aer,
sonoras la gaja printempo.
Burĝonas la flor, senneĝa la ter,
tranoktas la sun, libera river
– por am kaj espero la tempo.

Kaj kvazaŭ min portus alaŭda flugil
senpeze tra kosma etero.
mi lasas la vintron kun kanta jubil,
la bruston ŝveligas resone la tril
– mi estas poeto en vero.

   (El multobliĝajo subskribita:
  »Nia 7:a kunveno, 19 de Majo 1959
  en Outokumpu

La griza lago

Novembrgriza lago,
kaj ondoj ankaŭ grizaj,
kaj la ĉielo nuba, pluva,
kaj de malgrandaj birdoj silentis lango,
la tagoj nur grizaj,
paŝoj sub la tero akva.

Apud bordo de lago
senfoliaj arboj –
sur lago estas neniuj.
Silenta jam tago,
svingiĝas ne la arboj –
ĉe la bordo de la lago sur konstruo
  laboras viroj iuj...

 Pentti Törmälä

KRISTO

Kristo!
Mi demetas vian bildon sur mia muro!
Mi sentas, ke falsaj estas ĝiaj trajtoj, koloroj. Mi ne povas vin tiel imagi, kiel vi estas tie ĉi. Vi ne povis estis tiel brile bluokula, grasvizaĝa, bonsata, mildruĝa, kiel rozo lakton enfalinta!
Dum noktoj multaj ni vidis kaj sennumere observis vin kaj mi scias, ke vi estis tute simila al ni: simpla, lacigebla, humana. Vi vagadis sendorme vojojn de l’ ekzilitoj, veadvalojn de l’ mizero kaj malsato, kaj ĉe l’ horizonto de via maltrankviliĝo jam la ĉielon lekadis flamoj de Jerusalemo.
Ondojn dolorajn kirlis via voĉo, kiam denove paroli vi komencis, raŭkiĝe de la multaj paroladoj. Polvo de l’ granda vojo dike sidis sur via vesto, sur via malgrasa, de sun-vento tanita vizaĝo bronzruĝa ekbruliĝis la malario; kaj viaj ardantaj okuloj dense verŝis sur vian hirtan barbon larmojn de suferoj.

Eŭgeno Dsida
(El la hungara: Arpado Szijártó>

  –––

NOTO: Pri la enhavo de Esperanta Finnlando respondecas nur ĝia redakcio, ne ekzemple Esperanto-Asocio de Finnlando aŭ Fondumo Esperanto (la eldonanto). Moralan respondecon pri siaj skribaĵoj havas kompreneble ĉiuj verkintoj, kies nomoj aperas en la gazeto; same respondecas la redaktoroj, kiuj akceptas tekstojn – kunnomajn aŭ sennomajn – por publikigo, aŭ mem verkas ilin.

Ni ĉiam volonte aperigas kritikon pri nia gazeto; nian adreson vi trovas sur la lasta paĝo de ĉiu numero.

Red.



NE FORGESU LA GAZETON ETERNE SURPRIZAN!

ESPERANTA FINNLANDO

kostas nur 5 mk. Pagu tuj al ĝirokonto 6915. Ne malhavu la unuan numeron de 1968. La gazeto estas abonebla ankaŭ per ĉiu poŝtoficejo.



– Silentu, ĝis la parto hejmenvenos, diris paserino al siaj idoj. Sed sinjoro pasero alvenis nur malfrue vespere, laca, draŝita kaj preskau senpluma. Li apenaŭ kapablis rekte stari sur la stango.
– Kie vi pasumis tiel longe? la edzino demandis tre severe.
– Patro pasero estis tiel konfuzita, ke li ne kapablis respondi dum longa tempo. Sed fine:
– Mi hazarde flugis tro malalte trans volana kampo... Devis partopreni en du ludvicoj.

–––

Pastro forestis ekster sia paroko dum kelke da jaroj. Li revenis, renkontis konatan parokanon, kaj ili konversaciis:
– Kaj kiel fartas via edzino?
– Ŝi estas en la ĉielo, respondis la parokano
– Kia bedaŭro! diris la pastro. Li tamen ekpensis, ke tio ne ŝajnas tute bona eldiro, kaj haste korektis:
– Kia ĝojo! Sed tio ja neniel estis pli bona, kaj la pastro fine bravis:
– Kia surprizo!

–––

Preleganto klarigis la trinkajn kutimojn de bestoj:
– Ni imagu, ke mi proponas botelon da akvo kaj botelon da biero al azeno. El kiu ĝi trinkos, laŭ via opinio?
– El la akvobotelo, venis voĉo el la aŭdantaro.
– Tute korekte, sed kial?
– Ĉar ĝi estas azeno.

–––

Edzo partoprenis iom ŝancelan vesperfestenon kun siaj kamaradoj kaj revenas hejmen en frumatena horo. Li singarde ŝteliras en la domon kaj al la dormoĉambro. La edzino atendas lin ne tre bonhumore. Ŝi rigardas vekhorloĝon, kiun ŝi tenas en sia mano.
  La situacio estas serioze pensiga, sen en tiu momento de danĝero klara ideo lumigas la cerbon de la edzo, kaj li ekkrias:
– Ĉu vi kuiras ovojn, edzinjo?


KVARA ESPERANTISTO FERIO EN POLLANDO

Post granda sukceso de la tria Internacia Esperantista Ferio (partoprenis 450 esperantistoj el 15 landoj, eĉ el Novzelando kaj Japanio) okazos kvara IEF en Pollando venontjare. Ĝia loko estos pitoreska montara ripozejo Miedzygórze (en sudokcidenta Pollando, Klodzko-regiono) kaj ĝia tempo 17–30 septembro 1968. Organizas Feria Fako de Polaj Sindikatoj kaj Okcidenta Regiono de Pola Esperanto-Asocio.

Partoprena kotizo por la du semajnoj estas 30 dolaroj (126 mk), kio inkluzivas manĝadon, tranoktadon (3- ĝis 5-personaj ĉambroj, por geedzoj ankaŭ dupersonaj) kaj aliajn programerojn. La programo estos vere varia, la klimato saniga.

Prospektojn kaj informan materialon pri la provinso malsupra Silezio (finne: Sleesia), urbo Wroclaw kaj Pollando petu en esperanto de: Dolnoślaski Osrodek Informacji Turystycznej, str. Kollataja 31/1, WROCLAW, Pollando.

Detalajn informojn pri la Ferio donas: Pola Esperanto-Asocio, Poŝtkesto 8, str. Dubois 3, WROCLAW-17, Pollando.


ESPERANTA FINNLANDO

Adreso: Lokero 13048 Helsinki 13. Aperas 9-foje jare. Abonprezoj: enlanda 5 mk, eksterlanda 6 mk (15 rpk). Abonu prefere per la poŝta ĝirokonto 6915. – Eldonas Fondumo Esperanto.

Ĉefredaktoro: Vilho Setälä. Redaktoroj: Harri Laine, Kirsti Marttinen, R. J. Milton

Ĉies kontribuaĵoj estas bonvenaj.


Kokemäki 1967 – Satakunnan Maakunta Oy