[Ĉi tio estas la tuta enhavo de Esperanta Finnlando numero 4/1968. La teksto estas laŭeble senŝanĝa, eĉ evidentaj presaj aŭ lingvaj eraroj ne estas korektitaj. Dum la pretigo de ĉi tiu dosiero povis enŝoviĝi novaj eraroj.]
1968 numero 1 Januaro
Jena, iom mistera mesaĝo venis el Rotterdam al la prezidanto de EAF la 8-an de nuna monato, kiam la tekstoj de ĉi tiu EF jam estis pretaj. Plej klare dirite: Universala Kongreso en Helsinki de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1969!
Ni aŭdis amuzan anekdoton: dum iu landa kunveno oni, laŭdire, multe parolis pri la nombro de kunlaborantoj bezonataj por la eventuala Universala Kongreso de Helsinki. Nu, nature la afero ne estus anekdoto, se oni estus atinginta ian konkludon, sed la fakto, ke oni povas uzi longan tempon nur por disputi pri ia nuanca diferenco inter du hazarde donitaj numraloj. Estus estinta pli fruktodone diskuti pri la eblecoj trovi la necesajn ĉirkaŭ cent personojn. Estas ja necese trovi tiujn personojn, kaj, egale necese sekurigi en ia maniero ilian konstantan ĉeeston dum la kongreso kaj jam dum la preperaj laboroj. Krom la normalaj administraj laboroj lige kun la kongreso, ekzistas ankaŭ multo da aliaj postenoj, pri kiuj la esperantistaro devas zorgi.
Sed unue iom pri la taskoj de la kunlaborantoj de la Loka Kongresa Komitato. La plej granda grupo bezonata estas tiu de giĉetaj oficistoj. Kiam temas pri esperantista kongreso, estas klare, ke tiuj oficistoj devas havi sufiĉe bonan lingvoscion, feliĉe tamen sole esperanto sufiĉas. Sed estas necese memori, ke la kongresanoj estas fremduloj, ne regantaj la lokan lingvon. Tio estas duoble vera en Finnlando, kies lingvo estas tute nepenetrebla por anoj de aliaj lingvogrupoj. Tial estas absolute nepra premiso por la bonesto de la gastoj, tio ke ĉiu unuopa giĉeto ĉiam havas deĵoranton.
La lingvoscio, kiun devus havi la giĉetistoj, estas meze bona. La vortaro estas limigita, multaj esprimoj estas normecaj kaj oni povas ilin kun negranda penado ellerni. Escepton faras la postuloj, kiujn oni povas surmeti sur la gvidantojn de rondiroj kaj ekskursoj. Ciuj funkciuloj devas esti kontrolataj de Loka Kongresa Komitato aŭ de iu alia instanco tiucele delegita.
Gvidantojn kaj giĉetistojn ni bezonas 80 – 100. Estas esence grave havi ian garantion, ke tia nombro estas havebla, se/kiam la kongreso estas donata al ni. Tian garantion ni povas havi nur per skribaj kontraktoj; personoj, kiuj gvidas nian asocion formulu specialan blanketon, per kiu ĉiu volontulo povas esprimi sian volon kaj eblecon labori antaŭ kaj dum la kongreso.
Se ni havos la speciale bonan ŝancon trovi eĉ troan kvanton da kunlaborantoj, ni povus larĝigi niajn servojn al tute alia areo. La esperanta kongreso daŭras nur unu semajnon, estas do nepre absurde postuli, aŭ eĉ supozi. ke diversaj servaj entreprenoj, kiel vendejoj, restoracioj, kafejoj, instruigus esperanton al sia personaro. Por tia agado ne ekzistas reala grundo, ĉar unu semajno fakte ne pravigas la klopodon. Sed... se ni havus ian nombron de personoj, kiuj scipovus esperanton, ni povus oferi ilin ĝuste por la kongresa semajno por servaj laboroj en firmaoj en la proksimeco de la kongresejo. Tia laboro estus nature salajrita je la kosto de la koncernaj entreprenoj. Certe en tiu maniero ni povus altigi la nivelon de servado dum la kongreso.
Unua tasko nun estas: ni ĉiuj konsideru, en kia maniero ni povus helpi dum la eble venonta kongreso, kaj preparu nin por la subskribo de tiacela kontrakto!
Arvikolo
Ankaŭ ĉijare oni aranĝas kurson de esperanto en la Somera Universitato de Turku. Ĝi verŝajne komenciĝos fine de junio. Kiel kursgvidanton oni petis redaktoron Andrzej Pettyn el Varsovio, Pollando. Li estas konata esperanto-pedagogo, verkinto de bonaj lernolibroj.
En la decembra numero de ”Vekilo” (bulteno de la societo en Tampere) troviĝas interesa letero de sro J. Guillaume, la ĉefdelegito de UEA en Francujo. Li unue laŭde priskribas kongreson en Rotterdam, esprimas ĝentile kelkajn aferojn pri sia lasta vojaĝo al Tampere kaj fine skribas pri afero grava al ni ĉiuj:
”Fine mi aŭdis, ke niaj finnaj samideanoj proponas organizi la internacian kongreson de 1969 en Helsinki. Sincere mi gratulas ilin, ĉar estas tre grava laboro, kaj via lando estas rimarkinda por turismo. Ankaŭ por la kulturaj aranĝoj estas almenaŭ 3 teatroj en via ĉefurbo kaj grava muzeo. Certe vi povas organizi bona kongreson. La sola atentigo estas la loĝejoj. Laŭ mi ne estas sufiĉe multe da hoteloj kaj eĉ restoracioj. Dum tri vizitoj mi havis malfacilaĵojn por trovi aŭ konservi ĉambron. Ankaŭ, laŭ mia sperto, la prezoj estas la plej altaj kompare al ĉiuj aliaj eŭropaj landoj.
Post tiuj rezervoj, mi estas certa, ke viaj organizantoj trovos solvojn, kaj ke tiu manifestacio estos sukcesa paĝo en la historio de niaj kongresoj.”
(Sciigis E. Ro.)
La 4-a Renkontiĝo de Eŭropa Esperantista Junularo kaj la 39-a Itala Kongreso de Esperanto okazos ĉijare 11 – 16 aprilo en Montecatini Terme. La urbo situas ĉe la aŭtovojo de Florenco (Firenze) al la Tirena maro kaj estas facile atingebla. Krom la ingaŭguron kaj kongreslaborojn la programo entenas ekskursojn (al Pistoia, Firenze, Pisa k.a.), dancfestojn kaj filmojn, literaturajn konkursojn, prelegojn ktp.
Pli detalajn informojn petu ĉe: Ente Provinciale per il Turismo, Corso A. Gramsci 110, 51100 PISTOIA, Italio.
Kiel vi vidas, Esperanta Finnlando komencis la novan jaron en tute nova aspekto (“nova tempo, nova aspekto”, murmuras la redaktoro de nia gramatika angulo): nova formato, nova paĝnombro, nova presmetodo, novaj litertipoj. Vi povas ankaŭ tute facile konstati, ke ne ĉiuj ŝanĝoj iris tute glate: troviĝas diversaj neperfektaĵoj, antaŭ ĉio strangaj, mislokitaj kaj misformaj supersignoj. Bonvolu ne indigni; ni esperas, ke la groteskaĵoj iom post iom malaperos. – Ridu kun ni!
Ĉe studio de belartaj filmoj en Wrocław (Pollando) fondiĝis rondo de Pola Esperanto-Asocio al kiu aliĝis 96 personoj el la laborantaro de la studio. Paro jam finis esperanto-kursojn, aliaj dilegente partoprenas tian. Krom popularigo de la internacia lingvo en filma kaj teatra medioj, la rondo planas prilabori filmon pri jardudeko de la esperanto-movado en Malsupra Silezio. Direktoro de la studio, sro G. Nowak simpatias kun la lingvo kaj helpas la rondon. La rondo volonte ekligos kontaktojn kun filmistoj el tuta mondo. Adreso: Pola Esperanto-Asocio, Rondo ĉe Studio de Belartaj Filmoj, str. Wystawowa Nr. 1, WROCŁAW, Pollando.
Kiel nojara saluto al ĉiuj legantoj de Esperanta Finnlando ni mallonge raportas pri agado de Esperantosocieto en Turku. Espereble ni poste havos la okazon legi pri laboroj de aliaj organizaĵoj. Tiel ni ja povas doni imitindajn ekzemplojn al niaj amikoj kaj ricevi stimulon por persista aktivado
INFORMADO. Daŭre oni provis aperigi diversajn artikolojn pri Esperanto en loka gazetaro. Niaj rilatoj kun la ĉefa loka ĵurnalo pliboniĝis. Harri Melasniemi projektis bonegan, grandformatan afiŝon por reklamado de Esperanto-kurso en la Somera Universitato. La afiŝo, cetere dukolora, estis ekspoziciata dum unu semajno en ĉiuj urbaj tramoj kaj aŭtobusoj. La fakdelegito de reklamado presigis fikseblan afiŝeton pri la delegitoj en Turku. Hoteloj, vojaĝoficejoj, magazenoj, benzinstacioj ktp. informis siajn klientojn per la afiŝeto pri la servopretaj delegitoj de UEA. La kluba bulteno INFORMILO aperis regule. Niaj eksterlandaj gastoj, Hidejuki Sakaeda el Japanujo, Roland Dupuis el Svedlando, Glauco Pompilio el Nederlando kaj Boža Popović el Jugoslavio prelegis antaŭ ne-esperantista publiko, la lastenomita eĉ en la Universitato de Turku. La Urba Turisma Oficejo eldonis broŝuron pri Turku en 5000 ekzempleroj. Dank’al la iniciato de Pauli Riihivaara ni nun havas faldfolion ankaŭ pri nia Nacia Sanktejo en Esperanto.
INSTRUADO. Jam dum multaj jaroj oni instruis Esperanton en la Laborista Instituto, kie kaj la elementan kaj la daŭrigan kursojn gvidis Pauli Riihivaara. En la Libera Instituto Aurala la saman sulkon plugis Svante Kivinen instruante ankaŭ du kursojn. Kelkajn aliajn, malpli oficialajn sed tre fruktodonajn kursojn gvidis sukcese Helena Riikonen kaj Inga Helsingius. Pri la kurso en la Somera Universitato de Turku respondecis la loka societo.
KLUBA VIVO. Unufoje en monato okazis klubajn kunvenoj. Libera studrondo kolektiĝis unufoje en semajno. Virina sekcio sub energia gvidado de Aino Lundgren pli ol bonege subtenis la financan flankon de nia agado. En la septembra kunveno nia membraro unuanime decidis pri la aliĝo al EAF ek de la komenco de 1968. Niaj reprezentantoj faris en novembro reciprokan viziton en Skövde, kiu situas en la okcidenta parto de Svedlando. Tie Lennart Åberg kun siaj geamikoj akceptis turkuanojn tre amike. Nia kunlaboro kun skövdeanoj daŭros. En la fino de la 1967-a jaro nia societo eldonis kantlibron, kiun ni volonte vendas al ĉiuj esperantistoj en nia lando. En decembro ekdeĵoris nova fakdelegito de UEA, f-ino Tuovi Tuuli; en Turku funkcias nun entute 13 delegitoj. Laŭ la notoj de nia fidela kasisto Vaito Vihjanen, pagis 88 membroj sian jarkotizon kaj ni bezonis por la societaj elspezoj pli ol 2000 markojn, dum ankoraŭ 1000 markoj restis en nia kaso por estonta agado. Membroj de n ia societo donis helpon al multaj eksterlandaj vojaĝantoj, kiuj venis el Britujo, Bulgarujo, Ĉeĥoslovakujo, Germanujo, Italujo, Japanujo, Jugoslavio, Nederlando, Pollando, Sovent-Unio, Svedlando kaj Usono, do el 12 landoj.
Ŝajnas al ni, ke la societa agado en Turku jam trovis por si konvenajn formojn. Oferema kaj unuanima laborado ĉiam signifas progreson kaj bonajn rezultojn. Ni ĝojas, ke inter la membroj de nia societo estas multaj agemaj personoj. Ni direktas varman dankon al la tuta membraro kaj kuraĝas fidi al ilia entreprenemo ankaŭ en la nova jaro 1968. – ja
SAKAEDA REVIZITOS FINNLANDON: Sinjoro Hidejuki Sakaeda, japana filologo studinta en Kopenhago, faros mallongan viziton el nia lando komence de februaro. Li estos reiranta de Danio al Japanio, sed li haltos pro tri tagoj en Turku. Li prelegos en la popollernejoj de Kaarina (la komunumo invitis lin) kaj en la Reklamista Societo de Turku. La viziton aranĝis nia fama esperantisto, prezidanto de la Societo en Turku, sro Jorma Ahomäki. – La foto montras sron Sakeda fikse rigardanta la magian reklamistan fingron de Harri Melasniemi, bone konata finna televida persono.
En la lasta numero de EF ”Avino” kritikas nian reklaman broŝureton MALNOVA VESTO DE LA REGNESTRO, timante ke ĝi ridindigos nian movadon. Nu, ŝi kompreneble rajtas havi kaj esprimi sian opinion, same kiel alia, tre agema kaj sperta esperantisto la sian, laŭ kiu ĉi tiu broŝuro estas la plej bona reklamilo, kiu aperis en finna lingvo. Ni ja bone scias, ke ekzistas multaj personoj (eble precipe en nia lando), kiuj ne komprenas humuron. Sed certe ĉiu, kies menso estas nefermita al ŝerco, komrenas ke la ”fabelo” atingas ĝuste la apogon kaj aprobon de nia ideo ĉe ridemuloj. Kiu ne komprenas finnan lingvon, legu la fabelon en ”Fortoj de l’vivo” p. 69, kaj sciu, ke ĝin sekvas klara kaj racia pritrakto de la problemo pri la unua fremda lingvo instruota al infanoj. Sed plej kurioze estas, ke baldaŭ post la apero de nia broŝureto iu reklamisto (ne-esperantisto, sed vidinto de la kovrila bildo) imitis nian bildon por proponi al la publiko vestaĵojn!
Sed kompreneble tiuj, kiuj samopinias kun Avino (ĉu ni kuraĝu nomi ilin ”tosikoj” aŭ ridon timantoj), havas ja la okazon elekti inter aliaj informfolioj, pri kiuj ni anoncis jam en EF 7/1967, nome ”Johdatus esperanton rakenteeseen” (2 mk/10 ekz.) aŭ ”Oikotie kielitaitoon” (1,50 mk/10 ekz.). Kaj nun ni povas proponi al vi aparte por instruistoj taŭgan folion EF-B 3-1967, pri la celoj de lingvoinstruo, kun la fama deklaracio de la skota inspektoro A.E. Scougal pri la supereco de Esperanto. Ni proponas ĝin je la prezo de 2 mk/10 ekz.
Kiel ni jam diris, por bone planitaj kompanjoj ni estas pretaj doni la broŝurojn kun granda rabato, eĉ senpage, ĉar ni ne preisgis ilin por niaj bretoj. Bedaŭrinde la nombro de la mendintoj de ĉi tiuj broŝuroj estas kalkuleblaj per la fingroj de 1 aŭ 2 manoj!
Ni ankaŭ pripensis presigon de slipoj (sur memfiksiĝa tejpbendo) kun sloganoj, ekz. la Lienhardta Puhutteko esperantoa? aŭ tiun de ”Surfo” Maailma tarvitsee kielen, aŭ eble Yhteiskieli on tarpeen (Komuna lingvo estas bezona). Sed ni timas. Se ni presigos tiajn slipojn, kiu uzus ilin krom ni mem, eble por fermi libropakaĵojn destinitajn al esperantistoj (kiuj jam ne bezonas tian atentigon) aŭ eble sur leterkovriloj, kie neniu ilin legas? Por afiŝo ni iam desegnis Yhteiskieli – yhteisymmärrys (komunlingvo – interkompreno), sed ne trovis multe da uzo por ĝi.
Por kursreklamoj aŭ gazetaj artikoloj? Jes, sed kiel atingi, ke tia slogano aperu sufiĉe ofte, por esti enpremita en la cerbojn de la legantoj? Jen la ĉefproblemo, kiam oni ne havas kapitalon por pagi la kostojn.
Se vi posedas la solvon, ne kaŝu ĝin!
V.S.
Post la bedaŭrinda morto de nia ĉefredaktoro, d-ro Ferenc Szilágyi, la provizoran redakton transprenis s-ino Roza Szilágyi, Döbelnsgatan 66, Borås, Svedio. Redakcia sekretario estas M. Groth, Bröndbyöster torv 6, Hvidovre, Danio. Kiel kunredaktoroj daŭre funkcios s-roj B: Ragnarsson (Islando), J.H. Rosbach (Norvegio), V. Setälä (Finnlando) kaj P. Thorsen (Danio).
Post necesa reorganizo plej baldaŭ aperos el Danio Memora numero pri Ferenc Szilágyi; kun la numero estos la oficiala dana publikaĵo ”Danio en bildoj”. Neabonantoj povas mendi per alsendo de 5. int. respondkuponoj aŭ 7 steloj ĉe la administranto, E. J. Frost, Ved Fortunen 16, Lyngby, Danio (ĝirkonto 90555).
AVERTO: Ne plu sendu ion por Norda Prismo al ĝia iama administranto kaj konsilanto, sro L. Åberg, Skövde, Svedio.
Kiam ni feliĉe trapasis nian lernejon, ni ofte ne plu lernas. Nur malmultaj personoj aktive kaj daŭre evoluigas sian konon pri aliaj ol siaj profesiaj temoj. Tamen la mondo antaŭeniras en ĉiuj fakoj kaj ne malrapide. Ĉiuj homoj de tago al tago devos kontakti kun tiuj novaj aferoj, aŭ eble malnovaj aferoj sed en nova sento kaj formo. Ĉu tiam ne estus feliĉe, se oni iomete scius pri la evoluo?
Per fakaj eldonaĵoj oni povas trovi la situon estantan kaj multfoje ankaŭ prognozojn pri estonto, sed la kutimaj fakeldonaĵoj estas malfacile legeblaj kaj sendube pro tio nur tre malmultaj personoj ilin legadas.
En Esperanto ekzistas iuj popularaj altnivelaj publikaĵoj, kiuj enhavas artikolojn pri diversaj sciencaj branĉoj. Unu el ili estas ”Scienca Revuo”, eldonata de ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantista), kiu fakorganizo jam dum jardekoj laboris en sciencista mondo. Prezidanto de ISAE estas nune profesoro kaj akademiano Yrjö Väisälä, mondfama finna sciencisto, kaj kiel ĝenerala sekretario laboras profesoro Boĵ Popović, jugoslava sciencisto vizitinta kaj preleginta en Finnlando lastprintempe.
Multaj homoj eble iomete timas pro la nomo Scienca Revuo, sed vane. Krom tute sciencaj artikoloj la revuo publikigas altnivelajn sed facile legeblajn artikolojn, kiuj vaste rigardas diversajn problemojn laŭ malsamaj sciencistoj. Pro tio la revuo estas rekomendinda krom por fakuloj ankaŭ por ĉiuj homoj sekvantaj sian tempon.
Ankaŭ estas rekomendinde, ke plej eble multaj individuaj personoj aliĝu al ISAE, por subteni per tiu forto la organizon kaj ebligi pli sukcesan kaj efikan laboron de ISAE por siaj membroj kaj speciale en scienca ne-esperantista mondo. Ekzistas jam multaj realigitaj projektoj, sed tamen ni atendas pli. Kial ni ne estus kune kun nia subteno!
En Finnlando oni tre facile povas aliĝi al ISAE nur pagante al poŝtĝirkonto 47-13317 de la subskribinto egalvaloron de 10 steloj. Abono de Scienca Revuo (kvar numeroj ĉiujare) kostas 25 stelojn al membroj de ISAE. Por studentoj la pagoj estas jene: membreco de ISAE 5 steloj, kaj abono de Scienca Revuo 15 steloj plu. Ankaŭ nemembroj povas aboni la revuon. Tiam la prezo estas 30 steloj. (Unu stelo egalas 0,10 markojn. Noto de la red.)
Por ke vi ricevu la revuon regule kaj en sia tempo, estas grave, ke vi jam jarkomence pagos la kostojn. Pro tio mi anticipe dankas, kaj esperas multajn novajn membrojn kaj abonantojn.
Matti Rekunen
delegito de ISAE
adr. KANGASALA
La astronomaj gvidantoj de ISAE: profesoroj B Popović kaj V. Väisälä.
La 13-an de januaro festis sian sepdekjariĝon sinjorino Irja Klemola, la prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando. Antaŭ la festo ni intervjuis ŝin, petis ŝin rakonti pri sia vivo, pri siaj spertoj kaj memoroj. Ni petis ŝiajn valorajn opiniojn pri problemoj kaj taskoj de nia Finnlanda movado, kiu lastatempe klare videble aktiviĝis. Kaj ne mankis al ŝi memoroj kaj konsiloj. Ne estas necese ripeti niajn demandojn – ni lasu ŝin rakonti:
Tridek ok jarojn mi estis lektorino de matematikaj fakoj en sama lernejo. Dum tiu tempo la lernejo (Turun tyttökoulu, liceo por knabinoj) dufoje ŝanĝis sian nomon kaj trifoje la instruplanon. Dum 20 jaroj mi samtempe estis rektoro. Ĉi tiuj 38 jaroj donis multege da spertoj kaj memoroj, malĝojaj kaj ĝojaj, tragikaj kaj humuraj, amaraj kaj dolĉaj. Ĉar jam en mia infaneco astronomio tre interesis min, mi ofte en mia instruado pensis, kial en niaj lernejoj astronomi ne havas similan lokon, kiel en kelkaj aliaj landoj. Nun poste mi pensas, ke verŝajne ni geinstruistoj de matematiko tro multe donas atenton al matematiko, tro malmulte al niaj gelernantoj kaj al iliaj eblecoj. En la tuta sistemo, precipe en lernolibroj, estas multaj aferoj, kiuj devus esti aliaj.
Dum mia laborado kiel rektoro mi pli bone ol antaŭe lernis koni la malfacilaĵojn, kiujn havas ordinaraj finnaj gelernantoj en la studado de fremdaj lingvoj; nia propra lingvo ja apartenas al tute alia lingvotipo ol iu el la lernataj lingvoj.
Sciencisto, kiun mi tre aprecis kaj kiu mem estis esperantisto, rakontis al mi pri la lingvo internacia, kiam mi studis matematikajn fakojn en Helsinki. Mi interesiĝis kaj partoprenis esperantan kurson kurson por studentoj en la aŭtuno de 1921. Post la kurso mi faris ekzamenon kaj ricevis diplomon. Mi miris, ke dum tiel mallonga tempo oni povis lerni tiel multe kaj poste vere povis esprimi sin skribe kaj parole.
Kelkfoje dum miaj instruistaj jaroj, kiam ne estis tro da aliaj taskoj, mi gvidis malgrandan esperantokurson en nia lenejo. Multon mi forgesis, kiam mi ne plu havis tempon por aliaj agadoj ol la oficaj, sed nun, kiam mi povas vivi tute por miaj privataj interesoj kaj ideoj, mi havas eblecon doni energion kaj tempon por nia movado. La taskon de la prezidanto de Esperanto-societo en Turku mi zorgis dum kvar jaroj ĝis 1966. Ĝis la sama jaro mi havis ankaŭ malgrandan taskon por esperanto en la libera instituto Aurala, kaj nun ĉiusemajne kelkaj infanoj en nia vilaĝo kunvenas ĉe mi por skribi salutleterojn al aliaj infanoj en la vasta mondo kaj samtempe lerni Esperanton.
Vojaĝoj, kongresoj? – Jes, vere: Kelkaj nordlandaj studentkongresoj, dufoje studvojaĝo per Esperanto por konatiĝi kun instruado de matematikaj fakoj, unuan fojon al Svislando, duan al Nederlando kaj Hamburgo. Sed mia unua Universala Kongreso estis tiu de Helsinki en 1922. Pro specialaj aferoj, mi ne multe povis partopreni la okazaĵojn de la kongreso. Plej bone mi memoras la solenan inaŭguron en Finna nacia teatro. Mia dua UK estis la kongreso en Harrogate 1961, treege ĉarma kongreso en treege ĉarma malgranda, tipe angla urbo. Poste sekvis la kongresojn en Kopenhago, Sofio, Hago. Mi partoprenis ankau la lernejan kongreson en Beograd, la Nordlandan kongreson en Oslo kaj lastsomere la Eŭropan kongreson en Innsbruck. En ĉiu UK, kiun mi partoprenis, ĉiam same nove kaj impone impresis las solena inaŭguro, kaj en ĝi la fakto, ke ne ekzistas lingvaj malfacilaĵoj inter esperantistoj, estu ili el kiu ajn loko en la mondo. En Harrogate mi memoras prezentadon de jugoslavaj popolaj dancoj kaj muziko; la gedancantoj kaj gekantantoj vere havis fajran ruĝan sangon en siaj vejnoj – ne inkon. El la Kopenhaga kongreso mia plej bela memoro estas la modesta sed konvinka festparolado de prof. Jagi en la Somera Universitato, sed la plej interesa estis la ekskurso al la atomesplora instituto en Risö. En Hago mi admiris la elokventon de la objektiva kaj profunde sondinda festparolado de prezidanto prof. Lapenna.
Kion mi opinias pri la nuna stato de nia movado en Finnlando? Ŝajnas al mi, ke nun, kiam laŭ la nova regularo de EAF societoj kaj kluboj kaj unuopaj membroj kune laboras, nia movado ne plu tretadas unu saman lokon kaj ke EAF vere estas konkreta afero: okazas vizitoj de eksteralandaj esperantistoj, okazas konferencoj kaj kunvenoj kaj la esperantistoj en la tuta lando komencas scii pri agado en aliaj lokoj – ili komencas esti personoj, ne nur nomoj. Difektoj? – Jes, kompreneble, tiaj ĉiam ekzistas en ĉiu movado. Mi uzas nun la esprimon de juna japana fraulino, kiu antaŭ kelka tempo vizitis nian landon: inter niaj rondoj ekzistas, tiaj kiuj sin nur amuzas per Esperanto. Eble en niaj rondoj estas ankaŭ tiaj, kiuj ne laboras por nia celo, sed por si mem. Sed la plej multaj inter ni modeste kaj sin mem forgesante laboras laŭ siaj eblecoj, donas siajn fortojn kaj tempon kaj trovas novajn ideojn kaj eblecojn por la movado.
La UK en Helsinki? – Ankoraŭ enigmo, ĉar informo pri definitiva decido de la estraro de UEA ankoraŭ ne venis. Se la deicdo estos nea, ni tute simple laboros kiel nun – laboron ni certe havas, laborantojn malmulte. Se la decido estos jesa, ni kolektu niajn fortojn kaj koncentriĝu por la kongresaj laboroj, memorante, ke la UK apartenas al la esperantistaro en la tuta lando, ne nur al la esperantistoj de Helsinki. Nur tiel la kongreso estos kiel eble plej sukcesa. Helsinki estas bela kaj bona kongresurbo, ne tro granda, dum somertempo vere ĉarma. Ni ankaŭ memoru, ke en la aranĝado ĝenerale estas malfacilaĵoj kaj riskoj – ankaŭ tiaj, kiajn oni ne povas antaŭvidi. Sed kiu timas riskojn kaj malfacilaĵojn, tiu ne havas rajton atendi sukceson kaj venkon.
En nia informa laboro ni devas persiste sed samfoje modeste agi penante uzi gazetaron, televidon, radion. Ni devas ĉiam kaj ĉiam akcenti la nuntempan situacion, la lingvan problemon en la tuta mondo. La lingva diskriminacio estas fakto, pro kiu plej multe suferas malgrandaj nacioj en nia kontinento kaj t.n. evoluantaj nacioj en aliaj kontinentoj. La nuna jaro, kiel la jaro de la homaj rajtoj, donas al ni belajn eblecojn altiri la atenton de la publiko. En niaj propraj rondoj nia bela tasko kiel esperantistoj kaj membroj de EAF estas krei bonajn kaj firmajn rilatojn inter la socientoj, kluboj kaj unuopaj personoj. Krom la estraron de EAF, ni bezonas ankaŭ ”asocian registaron”, por diskutado kaj konsultado. Ni bezonas ekonomian subtenon de la ŝtato aŭ iu alia instanco; ni penu por ricevi ĝin. Ni bezonas novajn membrojn unuopajn kaj organizajn, jes, kaj fortan movadon en Helsinki.
Ni havas rajton revi, ĉu ne? Ĉu estas tro kuraĝe revi, ke iam post jaroj ekzistos ŝtatoj, kiuj en siaj lernejoj kiel dua lingvo post la patrina havas Esperanton? Havi iun alian en la ĝenerala lernejo estas eraro: verŝajne post kelkaj jaroj, amaraj spertoj pri nia nova lerneja sistemo devigas onin konfesi, ke instrui al ĉiuj infanoj la svedan aŭ la anglan, eble ilin ambaŭ samtempe, ne havas realan signifon en la aĝo, kiam ili ankoraŭ ne sufiĉe konas sian propran lingvon.
Sed krom Esperanto, mi havas ankaŭ aliajn taskojn kaj revojn kaj demandojn. Kiel venki la malfacilaĵojn en la rolo de la virino? Se en nia teknika kaj malmola atomepoko perdiĝas la varmeco de la hejmo, perdiĝas ankaŭ la feliĉo en la homa vivo. Kiel helpi la junularon en ĝiaj malfacilaĵoj, helpi pensi kaj elekti prave kaj trovi sian propran lokon? Kaj antaŭ ĉio, kiel kompreni mem kaj helpi aliajn kompreni, ke – mi esprimas min metafore – la lumo de la kruco de Kristo en la profundo de la homa vivo venkas la lumon de la scienco kaj donas forton sekvi tiajn eternajn leĝojn, sen kiuj la vivo ne havas signifon.
Sinjorino Klemola en sia rektora laborejo, kiun virinece beligas floroj.
Esperanto-societo en Turku eldonis kantlibron, kiu estos preta ĝis la fino de januaro 1968-a. La libreto enhavas 50 kantojn, kiujn elektis kaj preparis por la eldonaĵo orgenisto Pauli Riihivaara. La kantlibro kostas du markojn (+ sendkosto). Bonvolu tuj fari viajn mendojn al s-ro Vaito Vihjanen, Hansakatu 1 D, Turku 8, ĝiro Tu 3365.
En EF nro 2/67 ni publikigis korespondpeton de sro Bruce Landon el Usono. Nun li ree skribis al la adreso de nia gazeto, kaj plendas, ke li jam trifoje provis trovi adreson de korespondema finna junulo, sed sen sukceso. Ni do ree donas la adreson de sro Landon (li skribas tre simpatie, kion la redakcio ne povas diri pri ĉiuj korespondpetuloj), kaj deziras al li plej bonan sukceson. Do, skribu al Bruce Landon, 8 Beach Road, GREAT NECK, N.Y., USA, 11023. Li estas 13-jara kaj lin interesas lingvoj, historio, sportoj, religio.
Esperanto-Instituto de Finnlando donas post ekzameno atestojn de tri gradoj:
1. Fundamenta ekzameno, intencita por lernintoj de la bazo de nia lingvo, kiuj do kapablas uzi la lingvon por ĉiutaga bezono. La koncernan ekzamenon rajtas ejektivigi ĉiu, kiu mem posedas pli altan ateston, en kunlaboro kun la direktoro de la Instituto. Tiaj personoj estas sro Hennes Koivu en Helsinki, sro Herman Noponen en Tampere kaj sro Jorma Ahomäki en Turku. Se troviĝas tiaj en aliaj urboj – pri kiuj ni nun ne memoras – ili volu sin anonci al ni.
2. Alta ekzameno celas montri, ke la kandidato povas uzi la lingvon senerare, parolas ĝin flue kaj kapablas uzi ĝin skribe kaj buŝe por kulturinterŝanĝo.
3. Supera ekzameno celas montri, ke la kandidato plene posedas la lingvon.
Pro tio, ke la postuloj estas interkonsentitaj kun instruaj oficialuloj, la atestoj estas finnlingvaj. Se vi jam antaŭe posedas la ”superan diplomon” kun esperanta teksto, vi rajtas senplue interŝanĝi ĝin kontraŭ la nova ”alta atesto” (ylempi tutkintotodistus).
Kiu volas ekzameniĝi por la alta aŭ supera atesto, petu la postulojn (kun poŝtmarko por respondo) laŭ la subskribita adreso. Se vi volas ekzameniĝi en venonta printempo aŭ en Helsinki aŭ ĉe la someraj univ. kursoj de Turku, estas necese fari ĉ. 20 minutan prelegeton pri konvena temo (pri Esperanta aŭ viafaka temo) dum iu kunveno de la supera kurso en la Universitato de Helsinki (iun lundon aŭ vendredon je 19-a h). Anonciĝu al tio, se eble antaŭ la fino de februaro, samtempe kun peto pri la postuloj.
Ĝenerale estas unue farenda la ekzameno por alta kaj nur poste por la supera ekzameno. Por ambaŭ celoj estasnecese legi atente multajn librojn esperantajn, originalajn kaj tradukajn, ne por scii parkere ilin, sed kun notoj kaj rimarkoj pri la lingvouzo kaj stilo, same kiel la enhavo. Pro tio raporto pri iu libro tre bone taŭgas por la nomita prelego.
Esperanto-Instituto de Finnlando, IIRISLAHTI.
Aŭtunaj esperanto-kursoj okazis 15 – 21 okt 1967 en moderna altlernejo ”Junaj Hejmoj” ĉe Århus, Danujo. Partoprenis pli ol 60 personoj el 10 landoj.
Pli bonan lokon por kursoj oni ne povas imagi. Ni dormis, manĝis, festis kaj lernis en sama domo. Antaŭtagmeze estis diversgradaj kusoj. Instruis sro Søgård-Hansen kaj f-ino Riisberg el Danujo, sro Moravec el Germanujo kaj sro Murphy el Britujo. Posttagmeze ni faris interesajn ekskursojn kaj vizitojn al grandmagazenoj, muzeoj k.t.p. Esperantajn kantojn al ni prezentis ”Esperantista kantbirdo” s-ino Ramona van Dalsem, akompanis f-ino Schoonman, ambaŭ el Nederlando. En unu vespero eksterlandanoj estis invititaj viziti al Århus-aj esperantistaj familioj.
Gesinjoroj Friis, kiuj nun atingis 40-jaran esperantistan aĝon, prizorgis nin tag-nokte kaj estis pretaj plenumi ĉiujn niajn dezirojn. Ni esperu, ke ili ne laciĝu kaj ke ili povu daŭre aranĝi ŝatatajn esperanto-kursojn. Mi kaj mia edzino ĉeestis unuan fojon, sed ni esperas ke ne la lastan.
La 10-an de decembro 1948 la ĝeneralkunveno de Unuiĝintaj Nacioj pritraktis kaj konfirmis Universalan Deklaracion pri Homaj rajtoj. Pro la ĉijara datreveno, ni referas ĉi tie la punktojn, kiuj antaŭ ĉio interesas la esperantistaron.
La bazo de la deklaracio estas, ke ĉiu homo de la naskiĝo estas egalrajta laŭ valoro kaj rajtoj, sendepende de la diferencoj pri raso, koloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedo aŭ alia ĉirkonstanco.
Ni devas konstati, ke fakte la deklaracio estas idealo, kiu ankoraŭ ne estas efektivigita ĝis la fundamento. Rasaj kaj religiaj diskriminacioj restas, kaj antaŭ ĉio la lingva egaleco estas malproksima de sia efektivigo, tiom longe kiel kelkaj naciaj lingvoj donas nemezureblan privilegion al la personoj, kiuj denaske posedas ilin. En tiu rilato la egalrajteco ja estas efektivigebla nur per enkonduko de neŭtrala internacia lingvo.
Pluraj artikoloj de la deklaracio certigas la liberecon de individuo kaj lian rajton pri jura sekureco kontraŭ arbitra malliberigo aŭ ekzilo, kaj pri laŭleĝa prijuĝo en sendependa tribunalo, en okazo de akuzo. Kaj precipe estas akcentata, ke ĉiu akuzito estas konsiderenda senkulpa ĝis li eventuale estas deklarita kulpa en sendependa juĝejo, kie li havas rajton al ĉiu necesa defendo.
Ekzistas kaŭzo demandi, ĉu la esperantistoj inter si ĉiam memoris ĉi tiujn postulojn de humaneco.
La 12-a artikolo malpermesas la ofendon de ies honoro kaj renomo kaj certigas la leĝan defendon kontraŭ tio.
Sekvas artikoloj pri rajto de libera restado en regno aŭ transiro al alia, pri rajto al civitaneco kaj libera edziĝo same kiel pri rajto posedi sola aŭ kun kunuloj sen timo pri arbitra senposedigo.
La 18-a artikolo garantias la liberecon de religio kaj konvinko, kulto kaj instruo de mondkoncepto.
Laŭ la 19-a artikolo ĉiu havas liberecon de opinio kaj deklaro de sia opinio, kun rajto senĝene resti je sia opinio kaj senlime akiri, akcepti kaj diskonigi informojn per ĉiuj ajan rimedoj.
Sekvas artikoloj pri liberecoj kunveni kaj formi societojn por pacaj celoj, partopreni en la regado, akcepti publikajn oficojn, dum la volo de la popolo estu la bazo de regado; la volo estu esprimata per regulaj sendiskriminaj elektoj kaj balotoj. Aliaj artikoloj dekretas rajton al laboro, salajro kaj sociaj protektoj, vivnivelo kaj saneca prizorgo kaj protekto kontraŭ senlaboreco – rajtoj, kiuj en multaj ŝtatoj ankoraŭ ne estas plene aplikataj.
Sekvas artikoloj pri rajto al instruiĝo kaj partopreno en kultura laboro kaj al uzo de la fruktoj de siaj kulturaj verkoj.
La deklaracio ankaŭ certigas, ke ĉiu individuo havas rajton al socia kaj internacia ordo, sub kies protekto sole la proklamitaj rajtoj povas plene efektiviĝi. Pro tio la civitanoj havas ne nur rajtojn sed ankaŭ devojn, kies celo estas garantii la liberecon ankaŭ al la kuncivitanoj. Antaŭ ĉio ne estas permesebla la uzo de iaj rajtoj aŭ liberecoj kontraŭ la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.
Neniu el la dekretoj de la deklaracio estas interpretenda kiel preteksto al regno, grupo aŭ individuo agi kontraŭ iu ajn rajto aŭ libereco, esprimita en la deklaracio.
Kio koncernas la 19-an artikolon ni devas konstati, ke la politikaj taggazetoj ne emas observi ĝin. Ili ofte ne komprenas, ke la publikigo de diversaj opinioj precipe en kulturaj problemoj estas la sola vojo al serĉo de vero kaj plej efikaj rimedoj por la progreso, kaj tial ili rifuzas ofte artikolojn, kies enhavon la redakcio ne aprobas aŭ ne aprecas pro nekono de la bazaj faktoj de la problemo. Almenaŭ en nia lando ni ofte spertas tian diskriminacion de la flanko de redakcioj, kiuj tro adoras la anglosaksan kulturoj kaj la anglan lingvon aŭ eventuale la sovetan kulturon kaj la rusan lingvon. El tio ja sekvas, ke la libereco de opiniesprimo ekzistas nur por tiuj, kiuj havas sufiĉajn monrimedojn kaj jam antaŭan partion aŭ subtenantaron. Ĉi tia sinteno ja estas klara obstaklo al ĉiu novaĵo kaj progreso en la socio.
Kun bedaŭro ni trovis tute similan sintenon en la esperanta gazetaro en certaj kazoj.
Okaze de la datreveno de la Deklaracio pri Homaj rajtoj ni volas niasperte akcenti la fundamentan kulturan kaj socian valoron de ties dekretoj.
V. S.
Ĉe mi tiu intereso komenciĝis per almanako . . .
Ĉar mia patro jam en sia juneco konatiĝis kun esperanto, ankaŭ en nia hejmo tio nature estis aŭdata kaj vidata. Iom fervore li okupiĝis pri esperanto-aferoj, dum ni infanoj estis lernej-aĝaj. Mirante ni tiam povis legadi nomojn de liaj Esperanto-revuoj ”Oomoto”, ”Sennaciulo” kaj ”Esperanta Finnlando”, kiel mi memoras. Plie nin multe interesis liaj ekstelandaj leteroj kun strange ŝajnaj poŝtmarkoj, el kiuj mi ĉiam memoras titolon ”Helvetia”, se ne aliajn.
Sed eble la unuan kaj iel efikan kontakton mi kaj miaj gefratoj trovis en eta monata kalendaro; tio okazis kiam mi – laŭ nuna takso – estis okjara. La kalendaro havis precipe al infano tre belan kaj interesan aspekton, kun multaj koloroj. Mi povas ankoraŭ ĉi-momente rememorigi al mi iun titolon. ”Budapesta foiro” estis la titolo, kaj la kalendaro do estis presita en Hungarujo. Ĝia celo evidente estis fari reklamon por la Budapesta Foir-semajno, sed al eta knabo ĝi donis fajreron de Esperanto-lingvo. – Se mi iam sukcesos viziti tiun urbon dum iu nova foiro, mi certe povus kaj devus rememori tiun etan malnovan kalendaron.
Mia patro sendube lerte gvidis sian familian lernejon pri Esperanto, sed la lernado ne tre rapide progresis. En la ”Esperanto-Kurso” de Setälä ni tamen komence trastudis kelkajn rakontetojn kaj post kelka tempo tio daŭris jen sole, jen kun patro kaj gefratoj. La rakonton pri cikado kaj formiko mi memoras iel precipe instrua, sed plende mi devas konstati, ke mi mem poste ne multe povis sekvi ĝian instruaĵon. Kaj ankoraŭ ĝis tiu ĉi tago mi ne povis ĝisfine studi tiun libreton.
Se iu aĝa finna esperantisto ankoraŭ konservas la menciita poŝkalendaron (proksimume de jaro 1930) en sia kesto, mi volonte akceptus ĝin kiel kontribuon al mia E-albumo. Ankaŭ aliel mi kun plezuro akceptus esperantajn leterojn el nia lando. Do, vi finna mezaĝa esperantistino, jam baldaŭ al mi skribu. Eble ni iam trovos nin kiel gesamideanojn en daŭra buŝa ekzercado de esperanto. Tio ja al mi ankoraŭ malbone sukcesas.
E. Rasku (adreso: Kulju)
-ot indikas, ke la ago ankoraŭ ne komenciĝis: Konstruota domo = domo kiun oni intencas konstrui. Farota laboro = laboro, kiun oni ankoraŭ ne komencis. Vizitotaj lokoj = lokoj, kiujn oni intencas viziti. Elektoto = iu, kiun oni intencas elekti (sed elektito = iu, kiun oni jam elektis). Mortpafoto = iu, kiu estis difinita por morti per pafado (sed mortpafonto = iu, kiu estas difinita por mortpafi iun alian).
Ekzerco: Jam lastjare la vojo estis riparota, sed la koncerna oficejo funkcias tiel malrapide, ke eĉ nun oni ankoraŭ ne komencis la laboron kaj ĉiam ankoraŭ la vojo estas riparota. Troviĝas homoj, kiuj timas, ke eĉ la venontan jaron la vojo ne estos riparita, sed ĉiam ankoraŭ riparota.
Rimarko: -ota per si mem ne enhavas la ideon ”devi”, kiun esprimas la sufikso -enda(=devas esti -ata): Farota laboro estas laboro, kiun oni intencas fari, kiun oni aknoraŭ ne komencis, sed farenda laboro estas laboro, kiun oni devas fari. En la praktika lingvouzo la diferenco tamen ne estas granda kaj ofte oni povas uzi -ota anstataŭ -enda.
Pasaĝero en malgranda ŝipo rimarkigas al la ŝipestro:
– Vi ne havas ĉi tie eĥosondilo aŭ radaron aŭ iun ajn alian taŭgan instrumentoj. Ĉu ne estas malfacile stiri la ŝipon?
– Vi pravas, ni vere ne havas tiujn, diris la kapitano. – Sed ekzistas tamen unu tre certa kaj sekura metodo: ni sendas mariston al la haveno por aĉeti kukaĵojn, kaj kiam li revenas, ni legas la tekston sur la saketo kaj tuj scias, kie ni estas.
KNABETO ricevis tamburon kiel donacon je sia naskiĝtago. Post du tagoj li renkontis najbaron. Ĉi tiu amike ridetis kaj prenis tranĉileton el sia poŝo.
– Vidu, kion mi aĉetis: novan tranĉilon. Ĉu vi volus havi ĝin?
La knabo nur silente admiris la brilon de la alloga instrumento.
– Jen, mi donacas ĝin al vi, vi ja estas bona knabo. Nun vi povas eĉ rigardi, kion enhavas via tamburo.
»Ĉu vi ne havas pli grandan botelon?»
»Troviĝas nur kvinlitra botelo.»
»Do donu tion al mi», mi petis kaj diris la nomon de mia kuracisto. Post kelkaj minutoj oni diris, ke dro Barner-Rasmussen mem volas paroli kun mi per la telefono.
»Sinjoro», li demandis, »ĉu vi vere volas aĉeti kvinlitran botelon?»
»Jes, mi aĉetas ĉiam la plej grandan kvanton. Ĝi estas malpli multekosta kaj oni ne bezonas reveni tiel ofte al la apoteko.»
»Nu, kion vi intencas fari per ĝi, sinjoro? Ĉu farbi vian aŭtomobilon?»
La ”8-a Internacia Turista Koncentrado de Fervojistoj” okazos de la 9-a ĝis la 15-a de junio 1968 en Aywaille kaj Remouchamps (sude de Liège), Belgio. Tre varia tempopasigo. Kosto de partopreno: 3250 belgaj frankoj (276 mk), libato por aliĝoj: 15 apr. Adreso: Secrétariat des SIFAA, 33 Avenue Blonden, LIEGE, Belgio. – La aranĝo ne estas esperantista.
Sinjoro Hans-Dieter Platz, Maikammerer Str. 16, D-6731 St. MARTINn, Germanio (okc.); 24-jara junulo dez. korespondi kun finna fraŭlino.
Sinjoro Januŝ Pac-Pomarnacki, P.E.A., str. Dubois 3, VROCLAVO, Pollando. Li dez. korespondi pri turismo, literaturo, filmo, muziko, vivo en aliaj landoj k.a.
Sinjoro Mariusz Domaszewicz, pl. Engels 15/4 VROCLAVO, Pollando. 21-jarulo dez. korespondi pri la samaj temoj.
Dum longa tempo mi instruis lingvojn en Finnlando, kaj akiris malgajan sperton. la viroj lernas pli rapide. Se oni montras al viro libron kaj diras ”libro”, li tuj komprenas, ke ”libro” estas la esperanta vorto de tiu objekto kaj poste scipovas uzi ĝin. Tro da virinoj diras ”No mitä tämä on suomeksi?”. Viro kuraĝas uzi sian ĝisnunan scipovon por diri ion novan. Virino emas ripeti nur tion, kion ŝi parkere lernis. Ioma imagopovo estas tre utila ilo dum la lernado de lingvo. La manko de mensa kuraĝo bremsas la lernadon de tro multaj virinoj ĝis la fino. Kompreneble troviĝas multaj esceptoj, kaj en ĉi tiu kazo la esceptoj ne pruvas la regulon – tute kontraŭe – tion ni vidos baldaŭ. Do sinjorino, bonvolu legi la tutan artikolon, antaŭ ol vi furioziĝos.
Se mi estus finno – se mi estus vivinta nur en Finnlando, mi emus kredi, ke tiaj estas la viroj kaj tiaj la inoj. Facilanime oni faras konkludon, ke viro estas farita kuraĝa, do estas tute kompreneble ke li estas ankaŭ mense kuraĝa. Sed ho ve, la faktoj kontraŭdiras tiun ĉi komfortan teorion.
En Anglio, la roloj de la viroj kaj virinoj en la lernado de lingvoj estas tute inversaj. En Anglio, la virinoj lernas la lingvojn pli rapide kaj pli efike. Ili pli facile akiras la ĝustan akcenton de la lernata lingvo, kio cetere estas ege malfacila por la angloj. Same kiel la finnaj viroj, la angalinoj ne timas uzi sian imagopovon por lerni novajn vortojn kaj novajn dirmanierojn. La viroj de Anglio estas multe pli konservemaj – alivorte, mense timemaj.
Ĉi tiu diferenco inter la anglaj viroj kaj inoj tuŝas precipe – sed ne nur – la lernadon de lingvoj. Ofte en anglaj libroj oni legas pro la ”intuicio” de virino. Kio estas tiu mistera eco, kiu (laŭ la angla literaturo) estas preskaŭ limigita al la virinoj? Ĝi signifas la kapablon ”salti kelkajn ĉenerojn” en la rezonado. Eble PV donas pli ĝustan difinon: ”kono senpere kvazaŭinstinkte akirita de la spirito sen bezono de rezonado aŭ pruvo.” La intuicio estas kvalito sen kiu neniu granda komercisto aŭ sciencisto povus sukcesi. Sed laŭ la angloj, ĝi estas nur ineca trajto. Multaj anglinoj fakte timigas la anglojn per sia akra pensopovo.
La manko de intuicio ĉe la anglaj viroj eble klarigas la morteman staton de la angla industrio. Malgraŭ neefika vendado, la finna industrio progresas multe pli rapide. Feliĉe estas, ke sufiĉe da finnaj viroj posedas intuicion kaj ne timas uzi ĝin.
Oni diras, ke ĉiu psikologia eco de la homoj sekvas aŭ de biologiaj faktoroj aŭ de edukado kaj fruaj cirkonstancoj. La ĉi-supra ekzemplo montras, ke multaj ecoj, kiuj ŝajnas esti ”naturece” viraj aŭ inaj, sekvas de io alia ol la biologio. Oni povus diveni, ekzemple, ke manko de mensa kuraĝo ĉe finna virino sekvas de la sinteno de ŝiaj gepatroj kaj iliaj amikoj pri tio ”kio decas al ulineto”. Infaneto ja estas tre sentema pri la aprobo kaj malaprobo de la plenkreskuloj.
Por montri, ke ĉi tio ne estas iu escepta kazo en la mondo, jen alia ekzemplo:
Kaj Usono kaj la malproksima oriento (Birmo, Siamo, Indonezio ktp.) estas nomataj ”matriakejoj” - t.e. landoj, kie la virinoj ludas ege gravan rolon. En Usono la virinoj regas sur la kultura vivo. En multaj urboj troviĝas komitatoj de la plej gravaj virinoj, kiuj organizas la teatraĵojn, operojn, koncertojn kaj eĉ ordonas, kiun liron iliaj samurbanoj legu dum la venota monato. Denove mi trosimpligas, tamen estas konata fakto, ke en Usono la virinoj estas la kulturaj estroj. La usonaj viroj diras: ”Ni estas tro okupitaj ĉe la firmao; tiajn aferojn oni lasu al la virinoj, ĉar pri tio ili naturece kapablas. Cetere tiaj aferoj ne vere taŭgas al ruĝsangaj usonaj viroj.”
En la malproksima oriento, la virinoj regas sur la komerca vivo. La viroj faras la arton kaj la militon (kiu mem estas arto), dum la virinoj zorgas la ekonomiajn aferojn de la farmbieno, la industrio kaj la komerco. Nur la plej grandaj firmaoj estas gvidataj de viroj, laŭ la okcidenta maniero. La orientajviroj (ekzemple la birmanoj) diras: ”Ni estas tro okupitaj pri la milito kaj la arta kreado. Tiajn rutinajn aferojn oni lasu al la virinoj, kiel apartenas al ilia natureca karaktero.”
Kaj en Usono kaj en malproksima oriento la virinoj estras – sed pri tute kontraŭaj aferoj. Diru denove: kio estas ”natureca” por viroj, kio por virinoj? Kompreneble, ambaŭ socioj samopinias pri unu baza ”fakto”: la virinoj ne havas krean talenton; ili taŭgas nur por iaspeca administracio kaj organizado. La skandinavoj kaj finnoj ne partoprenas tiun vidpunkton: tie ĉi estas multaj gravaj artistinoj. Eĉ en Usono la nombro de literaturaj verkistinoj kreskas proporcie, malgraŭ la malnova antaŭjuĝo.
Ĉiu lando aŭ ĉiu mondregiono havas sian apartan ideon, kio estas ”naturece” vira kaj ineca. La enloĝantoj sincere kredas, ke tiuj ideoj akordas kun biologiaj faktoj. Ili ne konstatas, ke ili mem per sia aprobo kaj malaprobo de plenkreskuloj kreas la virecan kaj inecan karakteron de la infanetoj. Ili puŝas la infanojn en matricojn por estigi idealajn finnajn (anglajn, birmajn, hindajn, francajn) inetojn kaj viretojn.
En ĉiu lando de la mondo, oni kripligas en iu rilato la mensan kaj spirtian evoluon de unu aŭ alia sekso. En multaj lokoj oni kripligas la intelektan kreskon de ambaŭ seksoj laŭ diversaj manieroj. Tio estas grava malŝparo. Tro mankas inteligentaj kaj kreopovaj homoj. – rjm
Adreso: Esperanta Finnlando, Lokero 13048, Helsinki 13.
Aperas 9-foje jare. Abonprezoj: enlanda 5 mk,
eksterlanda 6 mk (15 rpk); abonu prefere per la poŝta ĝirkonto
6915.
Anoncprezoj: tuta paĝo 100 mk, duona 50 mk, kvarona 25 mk; pli
malgrandaj unukolonaj 0,35 mk/mm. – Eldonas Fondumo
Esperanto.
Redaktoroj: Harri Laine, R. J. Milton. Ĉies
kontribuaĵoj
estas bonvenaj.
meder-offset-Hki-68